Królewska 41: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:22, 31 jul. 2004


Królewska 41. (elp. Kruleska, signifas: reĝa). Strato en Varsovio, kaj n-ro de domo en ĝi, kie loĝis dum siaj lastaj jaroj Z kaj lia edzino. 16. apr. 1917 je la 15-a horo tie eliris la funebra ceremonio de Z (v. Entombigo de Z) kaj 8 dec. 1924 sama sed jam pli multnombra procesio de Klara Z. La infanoj: Adam kun sia familio, Sofio kaj Lidja loĝas ankoraŭ en tiu loĝejo. Dum ĉiu E-a okazantaĵo en V. „la Familio“ invitas la samideanaron je teo kaj aranĝas varman akcepton. Estas nun la deziro de la pola E-istaro aĉeti tiun domon kaj aranĝi tie muzeon E-an. E. WIESENFELD