Krimoj kontraŭ la homeco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
== Evoluo de la termino en [[internacia juro]] ==
Grava paŝo en la [[internacia juro]] estis la kondamno de la [[armena genocido|genocido kontraŭ la armenoj]] en la [[Otomana Imperio]] la [[24-an de majo]] [[1915]] en protesta dokumento subskribita per gvidantoj de la ŝtatoj [[Britio]], [[Francio]] kaj [[Rusio]]. La tri ŝtatoj minacis al la otomana registaro, ke tiuj "krimoj kontraŭ la humecohomeco kaj kontraŭ la civilizo" estos punataj post la [[Unua Mondmilito|mondmilito]]. Jure la termino estis unuafoje difinita kaj uzita en la [[Nurenbergaj Procesoj]] kaj [[Tokiaj Procesoj]]. Tiu jura uzo tiutempe estis malsamopinie diskutata, ĉar laŭ principoj de juraj ŝtatoj nur povas esti punataj krimoj kiuj plenumiĝis '''post''' la oficialigo de la koncerna leĝo. Tiu principo malebligu juĝistan arbitron en la difino de krimo kaj de koncerna ebla puno. Oni tamen argumentis, ke la [[Nurenberga Tribunalo]] ne juĝis laŭ nacia sed laŭ [[internacia juro]] kaj referencis al la internaciaj traktatoj kaj interkonsentoj, kiujn la diktatura reĝimo de [[Nazia Germanio]] malobservis en internacia skalo.
 
En la Nurenbergaj Procesoj kaj en pluraj oficialaj dokumentoj de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] la amasmurdo en [[koncentrejo]]j klare konsideratas krimo kontraŭ la homeco. Ĉar la "industria murdo de homoj" ne celis ekskluzive nur [[judoj]]n, la murdo jure konsideriĝis ne [[genocido]] sed krimo kontraŭ la homeco.