Juice Leskinen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Malfarita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Malfarita
Linio 3:
}}
 
'''Juhani Juice Leskinen''' (origine ''Pauli Matti Juhani Leskinen''; 19 Feb 1950 – 24 Nov 2006) estis elstara kantisto kaj verkisto en Finnlando. Li aktivis dum la fina parto de la 20-a jarcento ĝis sia morto en 2006. Li estis konata simple kiel ''Juice Leskinen'' pro sia artista nomo ''Juice'', kiun li poste igis sia oficiala antaŭnomo. Leskinen loĝis en [[Tampere]] plejparton de sia vivo.
 
Ekde la 1970-jaroj li publikigis 30 longajn albumojn de sia muziko kaj kontribuis dekojn da kantotekstoj por aliaj kantistoj en la lando. Li apartenis al bandoj Juice Leskinen Slam kaj Juice Leskinen Grand Slam kaj kunlaboris speciale kun [[Mikko Alatalo]]. Pluraj kantoj de Leskinen iĝis klasikaĵoj de la Finnlanda populara muziko, ekzemple ''Viidestoista yö'' (la dekkvina nokto) kaj ''Syksyn sävel'' (aŭtuna melodio). La fruajn diskojn el lia kariero oni konsideras kerna parto de la tiama Finnlanda ''Manserock''-movado (''Manserock'', ’rokmuziko el Tampereo’). Krom la muzikado, li aktive poeziis kaj verkis por la teatro. Entute li publikigis naŭ poemkolektojn kaj sep teatraĵojn.