Lakonio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas evitindan ŝablonon per nova ŝablono
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Nomos Lakonias.png|eta|<center>situo de Lakonio en Grekio]]
 
'''Lakonio''' ([[greke]] Λακωνία - ''Lakonía'') estas historia pejzaĝo de [[Grekio]]. Ĝi kovras areon de 3.636&nbsp;km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 99.000 enloĝantojn. Lakonio krome estasĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la urbo ''[[Sparto]]''. La teritorio estas montara kaj situas en la sudo de la duoninsulo [[Peloponezo]]. Ĝi apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") [[Peloponezo (administra regiono)|Peloponezo]].
 
Lakonio troviĝas inter du montaroj, kies montoj ĝenerale pli altas ol 1000 metrojn kaj tial dum la [[antikva epoko]] igis la tutan provincon ununura "fortikaĵo". La montaroj marborde finiĝas en du duoninsuloj (du "fingroj" de la peloponeza "mano"), inter kiuj troviĝas la ''Lakonia Golfo''. Centre de la valo inter la du montaroj la rivero ''Eŭrotas'' fluas tra fekunda ebenaĵo kaj dum sia vojo de 70 kilometroj al la ''Lakonia Golfo'' de ambaŭ flankoj ricevas multajn alfluojn. De la dum la [[antikva epoko]] fama kaj potenca ĉefurbo restis nur malmultaj ruinoj; nuntempe pli impona celo por turistoj estas la [[Bizanca Imperio|bizanca]] ruina urbo ''Mystras''.