Kartvela literaturo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Riĉa kaj diversflanka estas '''kartvela literaturo'''. Ĝi havas tre longan historion, sed la plej malnova ĝis nun atingita verkaĵo estas datita de 4-a jarcento ... Tio estas [[Hagiografio|hagiografia]] verko de [[Jakob Ĥucesi]] "'''La martiro de [[Ŝuŝanik|Sankta Ŝuŝaniko]]'''". Pro la senĉesaj invadoj kaj ruinigitaj militoj estas klarigebla tiu fakto, ke estas perdita multaj literaturaj monumentoj, des pli de antaŭkrista periodo.
 
Post disvastigo de [[kristanismo]] en [[Kartvelio]] estis necesa traduki kartvelen sanktan libron kaj sendube en la unua duono de kvina jarcento aperis unua versio de [[Evangelio]]. Kio koncernas al [[Biblio]], ĝia perfekta traduko estas datita de sesa jarcento. Religia soifo, kiu de 5-a jarcento ornamis landon per sennombraj preĝejoj kaj monaĥejoj, disŝiris landlimojn kaj enpenetris [[Bizanca imperio|Bizantian imperion]]. Inter la plej konataj fremdlande situantaj monaĥejoj menciindas [[Monaĥejo de la Kruco|Monaĥejo de Sankta Kruco]] en [[Jerusalemo]] ([[Israelo]]), [[Monaĥejo Sankta Katarina|Monaĥejo de Sankta Ketevano]] en [[Monto Sinajo|Sinaja monto]] ([[Egipto]]) kaj [[Monaĥejo de Iverianoj]] en [[Athos|Atona monto]] ([[Grekio]]).
 
Kartvela literaturo enhave estis ne nur religia. Ĝi havas ankaŭ bonegajn specimenojn de poezio kaj prozo. [[Nacia literaturo]] sian apogon atingis en 11-12 jarcentoj. Tiu periodo estas konsiderinda kiel Ora epoko. Ĝuste en tiu tempo, dum regado de Reĝino Tamar, vivis kaj agadis fama poeto [[Ŝota Rustaveli]]. Civilizo de feŭda Kartvelio baziĝas sur tri kolonoj - '''Evangelio''', "'''[[La kavaliro en la panterfelo]]'''" kaj "'''[[Kronikoj de Kartli]]'''". La unua el ili servis al firmigo de nacia kredo, la poemo de Ŝota Rustaveli simbolis [[Senmorteco|senmortecon]] de la popolo kaj la tria - fariĝis unu el fundamentoj de [[nacia konscio]] kaj [[Nacia Unueco|unueco]].
 
De mezjarcentoj kartvela literaturo ĉirkaŭkaptis ĉiujn genrojn. Ĝi trapasis primitivan kaj klasikan periodojn, al kiuj sekvis nova kaj modernaj epokoj. La plej konataj verkistoj estis: