Žampach (distrikto Ústí nad Orlicí): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e loĝantaro, kelkaj redaktetoj per AWB
Linio 2:
{{Geokesto | municipo
<!-- *** Kapo *** -->
| nomo = Žampach
| devena_nomo =
| alia_nomo = {{LingvoKunNomo|Lang-de|german|''Sandbach''}}
| kategorio = municipo
<!-- *** Nomo *** -->
| etimologio =
| oficiala_nomo = Žampach
| moto =
| kromnomo =
Linio 18:
| blazono = Žampach UO CoA.jpg
<!-- *** Lando ktp. *** -->
| lando = Ĉeĥio
| lando_tipo = Ŝtato
| lando_flago = 1
Linio 25:
| distrikto = Distrikto Ústí nad Orlicí
| municipo = Žamberk
| municipo_tipo = Administra municipo
| histregiono = Bohemio
| histregiono1 =
Linio 59:
<!-- *** Dimensioj *** -->
| areo = 5.55
| areo_rondumo = 2
| areo_tipo = Katastro
| areo_noto = Žampach
<!-- *** Loĝantaro *** -->
| loĝantaro = 291{{WikidataLoĝantaro}}
| loĝantaro_dato = 01.01.2012{{WikidataLoĝantaroDato}}
| loĝantaro_denseco = auto
<!-- *** Historio & gvidantaro *** -->
| establita = 1309
| establita_tipo = Unua skribmencio
| dato =
Linio 106:
| notoj =
}}
Municipo '''Žampach''' situas en [[Ĉeĥio]], [[regiono Pardubice]], [[distrikto Ústí nad Orlicí]], en submontaro de [[Orlické hory]], 9 &nbsp;km sude de la urbo [[Žamberk]], 7 &nbsp;km oriente de la urbo [[Letohrad]] kaj 12 &nbsp;km de nordoriente de [[Ústí nad Orlicí]]. Žampach estas pentrinda vilaĝo en cismontaro de [[Orlica montaro]]. La plej alta loko estas eruptiĝinta monto de Žampach, sur kiu troviĝas burga ruino.
 
== Partoj de municipo ==
* '''Žampach'''
* Hlavná
 
== Historio ==
La frua historio de Žampach estas priskribita sur paĝo pri [[Žampach (burgo)|burgo Žampach]]. En la jaro 1574 aĉetis la sinjorejon Žampach Adam Bukovský el Hustířany. Li forlasis la malkomfortan burgon kaj konstruigis sub ĝi novan fortikaĵeton. Tiu estas skribe atestita antaŭ la jaro 1600.
 
La hodiaŭa vilaĝo Žampach ligas al eksa subburgejo - antaŭe vilaĝo Budy. La plej proksima vilaĝo estas Hlavná - disparceligita superulara korto.
 
Dum la tridekjara milito la regiono ege suferis. En la jaro 1630 okazis ĉi tie granda pesto. En sekvanta jaro venis al Žampach imperiestraj soldatoj kaj forŝtelis ĉiujn valoraĵojn: perlojn, arĝentaĵojn, oraĵojn, vestojn, preĝejajn robojn, manĝaĵojn, ĉevalinojn, ĉevalidojn ktp. En la jaro 1639 venis al Žampach svedoj kaj la superularo devis pagi elaĉetmonon 406 guldenojn. En la jaro 1648 venis denove imperiestra militistaro kaj priŝtelis la vilaĝojn eĉ dufoje.
 
En la jaro 1633 akiris la fortikaĵeton [[jezuitoj]], kiuj administris ĝin ĝis nuligo de la ordeno en la jaro 1773 de imperiestro [[Jozefo la 2-a]]. Post nuligo de jezuita ordeno posedantoj de la sinjorejo denove rapide ŝanĝiĝis. En la jaro 1848 estis feŭdaj devoj de subuloj nuligitaj, sed ili devis el feŭdaj rilatoj elligiĝi, do pagi sumojn egalajn al dekdujara profito.
Linio 128:
Žampach estas riĉa je memorigaĵoj. Ni trovos ĉi tie krom aliaj domoj el konstrua ligno, sonorileton, [[pilorio]]n, aeran ponton, burgon Žampach kaj kastelon kun ties kastela parko.
 
=== Kastelo ===
De la jaro 1673 oni rekonstruadis la fortikaĵeton en frubarokan rezidejon de jezuitoj el [[Hradec Králové]]. Temas pri vasta, duetaĝa konstruaĵo sur plano de la litero E, kun kapelo ĉe la norda alo. La teretaĝo estas volbita barele kun segmentoj, la dua etaĝo estas platplafona.
 
=== Kapelo ===
Kastela kapelo de [[Sankta Bartolomeo]] estas frubaroka el la jaroj 1672 - 1701. Ĝi estas ununava, oblonga kun trilatere fermita presbiterejo. La presbiterejo estas volbita barele, la navo estas platplafona kun duoncirkle volbitaj fenestroj.
 
Baroka ĉefaltaro el la jaro 1700, rozvilina kun bildo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1678, sur flankaj altaroj estas bildoj de [[Sankta Jozefo]] kaj [[Sankta Maria]], verŝajne de J. Umlauf el la jaroj 1845 - 1846 kaj statueto de [[Sankta Maria|Madono]].
 
=== Statuo ===
En kastela ĝardeno troviĝas valora statuo de Sankta Jozefo el la 19-a jarcento.
 
=== Kampanilo ===
En la vilaĝo estis malnova kampanilo. Ĝi estis en la jaro 1882 faligita de ventego sed en la jaro 1886 nove starigita kaj en 1887 konsekrita. En la jaro 1895 ĝi estis alilokigita. En la unua mondmilito estis unu el du sonoriloj rekviziciita. En la jaro 1920 estis la kampanileto riparita, sed en sekvanta nokto ĝi estis bruligita de nekonata kanajlo. La sonorilo per incendio disfandiĝis. La kampanileto, rekonstruita en originan formon estas protektata kultura memorindaĵo.
 
=== Pilorio ===
En la vilaĝo estas konservita baroka ŝtona kolono de malhonoro el la jaro 1693. Origine ĝi estis ĉe komunuma vojo al Hejnice.
 
== Bibliografio ==
 
* Marek Podhorský: ''Pardubický kraj''. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
* Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – ''Umělecké památky Čech''. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
 
{{Žampach (distrikto Ústí nad Orlicí)}}