Landleroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La unuaj landleroj estis deportitaj de la [[Salzkammergut]]-regiono pro konfesiaj kialoj ĝis la regiono de [[Sibio]] inter la jaroj [[1734]] kaj [[1737]] sub imperiestro [[Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 6-a]]. Ĉar [[Transilvanio]] estis senhomigita per la turkaj militoj kaj la pesto, la 634 forpelitoj ricevis vakajn bienojn por labori. En [[1770]], sub imperiestrino [[Maria Tereza de Aŭstrio]], ĉirkaŭ 3 000 pliaj loĝantoj protestantaj de [[Supra Aŭstrio]] trovis nevole novan hejmon en la sama teritorio - tiam sub pli malbonaj kondiĉoj.
La germana dialekto de la landleroj daŭre estas konservata kaj estas parolata per re-elmigrintoj en [[Germanio]] kaj [[Aŭstrio]] sed ankoraŭ ankaŭ en Rumanio mem, nome en [[Turnișor]], [[Apoldu de Sus]] kaj [[Cristian (Sibiu)|Cristian]]. Kiel la aliaj germanlingvuloj de Rumanio ili estas politike organizitaj ene de [[DFDR]]. Pri ilia historio esploris i.a. [[Hellmut Klima]] kaj [[Martin Bottesch]].
==Vidu ankaŭ==
 
*[[Evangelia Akademio de Transilvanio]] en Turnișor mem
==Bibliografio==
*Erich Buchinger: ''Die Landler in Siebenbürgen.'' R. Oldenburg Verlag, München, 1980