Arta lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
→‎Specoj de fikcilingvoj: ŝercaj lingvoj, eksperimentaj lingvoj
Linio 13:
'''Fikciaj historihavaj lingvoj''' estas lingvoj, kiuj havas fikcian historion kun evoluo el fikcia prapatra lingvo. Ekzistas iuj tutaj fikciaj lingvo-familioj (kiel la elfaj lingvoj de Tolkien, aŭ la Verduriaj lingvoj de [[Mark Rosenfelder]]).
 
'''Mikrolandaj lingvoj''' estas kreitaj por la uzo de [[microlandomikrolando]]j. Verŝajne la plej fama estas [[Talossan]] de [[R. Ben Madison]], uzata oficiale de la [[Reĝlando de Talossa]] kaj parolata flue de manpleno da talosaanoj.
 
'''Personaj lingvoj''' estas lingvoj kreitaj por la propra uzo de la kreinto. Multaj el ties kreintoj faras multajn personajn lingvojn kaj ne multe uzas iun ajn el ili, sed iuj faras unu lingvon tre detale dum multaj jaroj, kaj iĝas vere fluaj parolantoj de sia lingvo. Ekzemploj inkluzivas [[Taneraic]] de Javant Biarujia, K de [[Robert Dessaix]], [[Vabungula]] de Bill Price, [[Loglio]] de Marcos Cramer, kaj [[gjâ-zym-byn]] de Jim Henry.
 
'''Ŝcercaj lingvoj''' estas lingvoj kreitaj por nura amuzo. Ekzemploj inkluzivas [[Europanto]], [http://www.dilingo.com DiLingo], kaj [http://kisa.ca/oou.html Oou] de [[Sonja Elen Kisa]]. Oni povas distingi ŝercajn lingvojn, kiuj estas pli-malpli memstaraj artaj lingvoj, de lingvo-ludoj kiuj modifas naturan lingvon en ŝerca maniero (ekz. ''[[Pig Latin]]'' surbaze de la angla, aŭ [[Verlan]] surbaze de la franca).
 
'''Eksperimentaj lingvoj''' estas kreitaj por eksperimenti pri iu aspekto de lingvistiko aŭ lingva psikologio. Plej famaj ekzemploj inkluzivas [[Láadan]] de [[Suzette Haden Elgin]] kaj [[Toki Pona]] de [[Sonja Elen Kisa]].
 
Inter la plej konataj fikcilingvoj estas: