Paredes de Nava: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
==Aktualo==
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra kulturaj kaj naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la jenaj:.
* Preĝejo de Sankta Marteno, nun Centro por Interpretado de Kampartero kaj Turisma Oficejo. La mudeĥara sonorilturo utilas nun kiel rigardejo.
* Preĝejo de Sankta Eŭlalia, mikso de stiloj romanika, gotika kaj mudeĥara. Ĝi enhavas muzeon, kun pli ol 300 artaĵoj, ĉefretablon de Esteban Jordán, kun pentraĵoj de [[Pedro Berruguete]].
* Preĝejo de Sankta Maria, sur la loko kie estis ĝis 1412 la grava juda komunumo. Elstaras la absido, retabloj kaj artaĵoj.
* Preĝejo de Sankta Johano, kun svelta turo el ŝtono kaj lasta parto de mudeĥara briko kaj gotika pordo.
* Konvento de Sankta Brígida, de 1667, kun sonorilmuro.
* Iama monaĥejo de franciskanoj, nun urbodomo, kiu konservas klostron kaj kelkajn elementojn.
* Hospitalo kaj kapelo de Sankta Marko: nun maljunulejo.
* Ermitejo de la Vera Kruco aŭ de Kristo de la Palaco: menciindas kasonaroj.
* Ermitejo de ''Nuestra Señora del Carmen'': ĉe la loko kie estis la iama murego.
* Ermitejo de Jesuo Nazarea.
* Ermitejo de la Virgulino de Carejas: je 1,5 km de la urba kerno, en agrabla natura loko.
* Ermitejo kaj Casas del Rey (Domoj de la Reĝo): je 1 km de la urba kerno ĉe la Kanalo de Castilio kiel domaro, varstokejo kaj enŝipejo uzita por la komerco de tritiko.
* Blazondomoj.
* Iam estis murego kun ses pordegoj; hodiaŭ estas nenio el tio.
 
== Vidu ankaŭ ==