Ignaz Lindl: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
 
==Vivo==
Li estis filo de gastejestro kaj nuptis en 1820 en [[Sankt-Peterburgo]] Elisabeth Völk kiu antaŭe estis lia paroĥestreja servistino kaj fratino de pastro. Post studado ĉe la eksa jezuita Savinto-kolegio en [[Aŭgsburgo]] li ordinitis pastro en 1799. Lindl unue laboris kiel kapelano kaj poste kiel pastro en sia hejma paroĥo. Danke al helppastro Martin Völk li konatiĝis kun [[Johann Michael Sailer]] kaj ties koro-teologio kaj internigitainterna pieco: ĉio tia estis tuŝinta lin profunde. Sed nur sub la influo de [[Johannes Evangelista Goßner]] kaj [[pietismo|pietismaj]] rondoj en Svislando, li malfermis sin radike al la doktrintoj de la reviviĝo-movado de [[Algovio]] kaj fariĝis, post sia persona vekiĝo en 1812, ilia verŝajne plej radikala reprezentanto. La ekscitaj apokalipsaj predikoj de Lindl estis tre popularaj. Liaj adeptoj plimultiĝis eĉ pli kiam la aŭtoritatoj sendis lin for al alia paroĥo nome Gundremmingen apud [[Dillingen]]. Miloj da katolikoj kaj protestantoj laŭdire amasiĝis ĉi tie de proksime kaj malproksime por aŭdi lin.
 
Intertempe letero adresita al la berlina savanto [[Friedrich Carl von Savigny]] fare de la juna kuracisto Johann Nepomuk von Ringseis kaj propagando de [[Clemens Brentano]] konatigis Lindl en tuta Germanujo. Pere de Juliane von Krüdeners kaj princo Aleksandro Golízyn, lia cara moŝto [[Aleksandro la 1-a (Rusio)]] proponis al Lindl la postenon de predikisto en la kirko de la [[Malta Ordeno]] en Sankt-Peterburgo. En 1819 Lindl decidis akcepti la oferton, ankaŭ por eviti konflikton kiu minacis fare de la registaro de [[Bavario]]. Denove en Sankt-Peterburgo multaj fideluloj amasiĝis ĉirkaŭ Lindl. Fariĝinte amara malamiko de la [[jezuitoj]ĥ, li ludis gravan rolon en la elpelo de tiu ĉi ordeno el [[Rusio]] kaj la konfisko de iliaj posedaĵoj.