'''Franca Supra VoltoVoltalando''' aŭ pli simple ''Supra VoltoVoltalando'' ({{lang-fr|Haute-Volta}} [otvoltA]) estis kolonio de la [[Tria Respubliko de Francio|Franca]] [[Franca Okcidenta Afriko|Okcidenta Afriko]] stablita la [[1an de marto]] [[1919]], el teritorioj kiuj estis parto de la kolonioj de Supra Senegalo kaj Niĝero unuflanke kaj de Eburbordo aliflanke. Tiu kolonio estis nuligita la [[5an de septembro]] [[1932]], kaj ties partoj estis administrataj de Eburbordo, [[Franca Sudano]] kaj [[Niĝero]].
Post la [[Dua Mondmilito]], nome la [[4an de septembro]], [[1947]], la kolonio estis restaŭrita kiel parto de la [[Franca Unio]], kun siaj antaŭaj limoj. La [[11an de decembro]], [[1958]], ĝi estis rekonstituita kiel [[Aŭtonomeco|memrega]] [[Respubliko de [[Supra VoltoVoltalando]] ene de la [[Franca Komunumo]], kaj post du jaroj nome la [[5an de aŭgusto]], [[1960]], ĝi akiris kompletan sendependon. La [[4an4-an de aŭgusto]], [[1984]], la nomo estis ŝanĝita al [[Burkina Faso]] respektive [[Burkino]].
La nomo Supra VoltoVoltalando indikas, ke la lando enhavas la supran parton de la [[Voltao (rivero)|rivero Voltao]] aŭ Volto. Tiu rivero estas dividita en tri partoj, nome Nigra, Blanka kaj Ruĝa Voltaoj.