Gjâ-zym-byn: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
influoj
Linio 1:
'''Gjâ-zym-byn''' estas [[arta lingvo]] kreita de [[Usono|usona]] esperantisto [[Vikipediisto:Jim Henry|Jim Henry]] ekde [[1998]] por "psikologia esploro". Lia celo estas krei lingvon, strangan sed lerneblan, kiun li povas ellerni kreante ĝin, kaj, pensante per ĝi, pripensi aferojn nove se ne novajn. Li emas krei multajn vortojn el malgranda radikaro kaj fleksa afiksaro. Gramatike la lingvo estas algluema. Semantike, li plurkampe emas reprezenti proprajn penskategoriojn, nek internaciajn nek usonkulturajn, kaj provi influi kategoriigojn per invento de novaj signif-dividoj. Fonetike, li provizis la lingvon per ekzotikaj sonoj (al anglaparolanto), kiujn li apenaŭ povis elparoli; post jaroj de ekzercado li pli-malpli fluas en la skriba lingvo sed ne tute en la parola lingvo.
 
La ĉefaj influoj estis [[Vorlin]], [[Esperanto]], kaj [[Voksigid]]. Aliaj influoj inkluzivis [[E-Prime]], [[AllNoun]] kaj [[Lojban]].
 
Ĝi estas [[aktiva lingvo]] (kontraste kun [[akuzativa lingvo|akuzativa]] aŭ [[ergativa lingvo]]), kie la substantivoj en frazo markiĝas laŭ semantikaj roloj (aganto, trafato, spertanto, perceptato, ktp) anstataŭ abstraktaj sintaksaj roloj (subjekto/objekto ktp).