Song of the South: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e RG72 movis paĝon Song of the south al Song of the South
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
| esperantatitolo = Song of the South
}}
'''''Song of the South''''' ("Suda Kanto") estas usona real-agada [[animacio|animaciita]] miksa [[filmo]] de [[1946]] produktita de [[Walt Disney]] kaj publikigita de [[RKO Radio Pictures]]. Ĝi estis bazita sur la kolekto de rakontoj de Uncle Remus adaptitaj de Joel Chandler Harris, kaj en ĝi stelulas James Baskett kiel Uncle Remus. La agado de la filmo okazas en [[Suda Usono]] dum la epoko de la [[Rekonstrua Epoko|rekonstruo]], nome periodo de la [[historio de Usono]] tuj post la fino de la [[Usona Enlanda Milito]] kaj la abolo de la [[sklaveco]]. La historio sekvas 7-jaraĝan Johnny (Bobby Driscoll) kiu estas vizitanta la plantejon de sia avino. Johnny amikiĝas kun Uncle Remus, unu el la laboristoj de la [[plantejo]], kaj kontentiĝas aŭdante siajn rakontojn pri la aventuroj de Br'er Rabbit, Br'er Fox, kaj Br'er Bear. Johnny lernas el la historioj kiel elturniĝi kun la defioj kiujn li suferas en la plantejo.
 
Walt Disney estis dezirinta produkti filmon bazitan sur la historioj de Uncle Remus delongete. Ne estis ĝis 1939 kiam eknegocis kun la familio de Harris por la filmaj rajtoj, kaj finfine en 1944, oni ekfilmis por ''Song of the South''. La studio konstruis plantejon por la eksteraj scenoj en [[Fenikso (Arizono)]], kaj kelkaj aliaj scenoj estis filmitaj en [[Holivudo]]. La filmo enhavis ĉefe realvivajn partojn, sed inkludas ankaŭ tri animaciitajn segmentojn, kiuj estis poste publkigitaj kiel apartaj televidaĵoj. Kelkaj scenoj prezentas ankaŭ kombinon de realviva agado kun [[animacio]]. ''Song of the South'' premieris en [[Atlanto]] en novembro 1946 kaj la cetero de ties dekomenca kinejigado estis financa sukceso. La kanto "Zip-a-Dee-Doo-Dah" ricevis [[Oskar-premio]]n en 1947 pro la Plej Bonkvalita Originala Kanto kaj Baskett ricevis Honoran Oskar-premion pro sia ludado kiel Uncle Remus.