Castrojeriz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Anstataŭigo de kategorio Komunumoj de Burgoso per Municipoj de provinco Burgoso
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Disambiguation links
Linio 1:
{{informkestoInformkesto urbo|regiono-ISO=ES-BU|situo sur mapo2=Hispanio|zomo=11}}
'''Castrojeriz''' [kastroĥeRIZ, esperantlingve Kastrojerizo aŭ Kastroĥerizo] estas urboloĝloko kaj hispana [[municipo situanta]] en la okcidento de la [[provinco Burgoso]], en la regiono [[Administra divido de Hispanio|aŭtonoma komunumoKastilio-Leono]], [[Kastilio kaj LeonoHispanio]], komarko Odra-Pisuerga. Ĝi estasapartenas al la haltejookcidento de la komarko ''[[Jakoba VojoOdra-Pisuerga]], kiu trairas ĝin laŭlonge de 1''.500 metroj,La kioloknomo igas''Castrojeriz'' ĝinestas laetimologie plejkomprenebla longakiel kruciĝo''Fortikaĵo de la tutaSigeriko'' jakoba("Castrum itineroSigerici").
 
Ĝi estas haltejo de la [[Jakoba Vojo]], kiu trairas ĝin laŭlonge de 1 500 metroj, kio igas ĝin la plej longa kruciĝo de la tuta jakoba itinero. En 2015, en la aprobo fare de [[Unesko]] por la plilongigo de la Jakoba Vojo en Hispanio, la urbo estis inkluzivita.
 
Ĝi formas parton de la turisma itinero kvarurba ''Las cuatro villas de Amaya'', kun Villadiego, Melgar de Fernamental kaj Sasamón.
{{projektoj}}
 
==Geografio==
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 136,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la [[INE]] en 2021, ĝi havis 758 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 600 el 1910-aj jaroj.
 
Ĝi distas 49 km de [[Burgoso]], provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la rivero Odra, tuj antaŭ ties alfluo al [[Pisuerga]]; la municipo estas formata de loĝlokoj Castrojeriz, Barrio de Santa María del Manzano, Hinestrosa, Tabanera, Valbonilla, Vallunquera, Villasilos kaj Villaveta.
 
==Historio==
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento kaj disvolviĝis rilate al la [[Jakoba Vojo]]. En tiu longa voj-strato estis hospitaloj, kaj ankoraŭ estas kelkaj preĝejoj kaj interesaj konstruaĵoj, krom kastelo sur altaĵo, nun ruina. Temas pri fondaĵo de la grafo Muño (aŭ Nuño Núñez), kiu defendis la fortikaĵon fine de la 9-a jarcento kontraŭ araboj. Antaŭ ĝi estis estinta fortikaĵo de keltiberoj, romianoj kaj visigotoj.
 
En la jaro 974, la grafo de Kastilio García Fernández havigis foruon, nome la ''Fuero de Castrojeriz'', foje konsiderata la unua en la tut Kastilio, en kiu oni egaligas ajnan kamparanon posedanta ĉevalon kun "infanzón" (nenobela kavaliro). Estas neordinara [[kruco]] pintigita per [[Taŭo (litero)|taŭo]] anstataŭ la [[latina kruco]]; eble rilata al Ordeno de Antonianoj kiuj havis tie monaĥejon kaj hospitalon, kie ili zorgis malsanulojn de la fajro de Sankta Antonio, nomita ankaŭ sankta fajro kaj fajro de malsanulo ([[ergotismo]]).
 
Castrojeriz formis parton de la ''partido de Castrojeriz'' kiel ties ĉefurbo, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon ''Intendencia de Burgos''.
 
==Aktualo==
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj [[rura turismo]], ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas dekomence la tuta urbo (deklarita Historia Kompleso), la kastelo, la turo, la domego "El Fuerte", la preĝejo de Sankta Maria kaj Sankta Johano, el [[Templanoj]], kun romanika klostro, grava ĉefretablo, la preĝejo de Nia Sinjorino de la Pomarbo, la monaĥejo de Sankta Klara, la monaĥejo de Sankta Antono, la pontoj ktp.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Municipoj de la provinco Burgoso]]
 
==Notoj==
{{Referencoj}}
 
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Municipoj de provinco Burgoso]]