Leĝoj de Manuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''''Leĝoj de Manuo''''' (en [[Sanskrito]], मानवधर्मशास्त्र ''Mānava-Dharmaśāstra'' kaj मानवधर्मशास्त्रankaŭ ''Manusmriti'') estas la plej fama kaj plej grava teksto de la [[Darmoŝastro|Darmoŝastra]] tradicio de pratempa Hindujo.<ref>Olivelle, ''The Law Code of Manu'', xvi.</ref> Darmoŝastro signifas la hinduan kleran tradicion ([[ŝastro]]) pri la juraj kaj religiaj devoj ([[darmo]]) de la homoj. La ''Leĝoj de Manuo'' ne estis la unua teksto de tiu ĉi tradicio, sed ĝi kombinas fruajn darmajn tekstojn (specife tiuj, kiuj nomiĝas la Darmosutroj) kun ideoj de la rilata [[Arthaŝastra]] tradicio (koncerne ŝtatkonstruo) por krei novan tekstformon.<ref>Olivelle, ''The Law Code of Manu'', xviii-xx.</ref> La verko estas regule kaj abunde citita en malfruaj tekstoj kaj komentaroj pri darmo. Dum la frua kolonia periodo de la Britoj en Hindujo, la ''Leĝojn de Manuo'' elektis [[Hindologio|hindologisto]] kaj brita juĝisto [[William Jones]] por la fondo de la nova jura sistemo por la Hinduoj en [[Brita Hindujo]], la tiel nomata [[Hindua juro]]. Jones tradukis unua foje la tekston al la [[angla]], kaj ĉi tiun tradukon (kaj, malfrue, tiujn de aliaj tekstoj) uzis la britaj kortumoj por juĝi la aferojn inter Hinduoj.<ref> Jones, ''The Institutes of Hindu Law: Or, The Ordinances of Manu''.</ref>
 
== Fono ==
Manuo estis la nomo de la unua homo laŭ hindua kredo same kiel la unua [[bramano]] se temas pri regi la teron, tiu kiu savis la [[Homaro|homaron]] de la [[inundo]]. Mano estis konata kiel tute honesta viro kaj tial gajnis la kromnomon "Satyavrata" - "viro kies [[ĵuro]] estas vera", lia edzino estis nomita Shraddha - [[kredo]].
 
Laŭ diversaj akademiuloj, la verkado de la leĝoj okazis inter la 3-a jarcento a.K. ĝis la unua jarcento p.K.
 
Manusmriti ne estas nur aro de reguloj sed tuta vivmaniero, kiu inkluzivas ĉiujn areojn de vivo ĝis la plej malgrandaj detaloj. La kvin plej gravaj [[Delikto|deliktoj]] laŭ Manuo estas: mortigi braminon, trinkante, ŝtelante, amorante kun la edzino de la [[guruo]], aŭ sociumi kun persono kiu faris unu el tiuj deliktoj.
 
== Enhavo ==
La Libro de la Leĝo de Manuo enhavas 2685 versojn aŭ instrukciojn dividitajn en 12 librojn aŭ ĉapitrojn. La libroj traktas ĉiujn areojn de vivo sed ĉiu libro emfazas unu temon pli ol la aliaj, la divido en libroj estas:
 
Libro 1 - Origino de la Mondo (119 versoj)
 
Libro 2 - Fonto de la Leĝo (249 versoj)
 
Libroj 3–4 - Rilato inter la kvar malsamaj [[Varno|varnoj]] (286 + 260, kune 546 versoj), reguloj pri geedziĝo, gastamo, socia konduto de domposedantoj.
 
Libro 5 - Malpermesitaj manĝaĵoj, kiel adori la [[Dioj (hinduismo)|diojn]] kaj kio estas la taŭga traktado de virinoj (169 versoj)
 
Libro 6 - reguloj de [[asketismo]] (97 versoj)
 
Libro 7 - Leĝo de la Reĝo kaj Liaj devoj (226 versoj)
 
Libro 8 - Juro kaj Justeco (420 versoj)
 
Libro 9 - Rilatoj Inter viroj kaj virinoj en la familio kaj iliaj devoj (336 Versoj)
 
Libro 10 - Kio estas la devoj de la diversaj membroj (131 versoj)
 
Libro 11 - Asketismo kaj indulgo (266 versoj)
 
Libro 12 - La kvar celoj de la vivo de homo (126 versoj)
 
La leĝoj de Manuo diktas la konduton, devojn kaj interagojn inter la kvar varnoj. La efektivigo de tiuj leĝoj kondukis al la ekzistanta socia ordon al la nuntempo de la kastoj en Barato. Aldone al la kvar varnoj, Manuo ankaŭ rilatis al tiuj kiuj ne estas inkluditaj en la [[kastsistemo]], tiuj nomitaj [[Dalito|Dalitoj]] aŭ [[Harjano|Harijano]] kaj en la pasinteco nomis ilin malpuruloj, netuŝeblaj aŭ la forpelituloj. Manuo nomis ilin hundomanĝantoj, trudis al ili la malestimindajn laborlokojn (kiel kloakaĵforigo, ledoprilaborado) kaj regis ke ili ne devas posedi posedaĵon. Tiu kiu korpe tuŝas la Daliton, tiu devas esti purigita simile al tiu, kiu tuŝas virinon dum ŝia [[menstruo]]. Ĝenerale, virinoj laŭ Manuo ne havas siajn proprajn rajtojn kaj devas esti sub la aŭspicioj de viro ([[patro]], [[edzo]], [[frato]] aŭ eĉ [[filo]]). Manuo dekretis ke [[Vidvo|vidvino]] ne rajtis reedziĝi kaj malpermesis virinojn forlasi siajn edzojn, eĉ se li estis daŭre en malbona humoro.
 
En tiuj leĝoj Manuo deklaras ke la [[Vedoj]] ne devas esti apelaciitaj kaj emfazas la temon de socia kaj religia engaĝiĝo (Dharmo), laŭ la Manusmriti, kiu forlasas siajn devojn estos forpelita de la grupo (lia [[jati]]) kaj en la venonta [[reenkarniĝo]] estos. naskita en malsuperan klason.
 
== En moderna Barato ==