Ŝablono-Diskuto:Informkesto urbo de Italio: Malsamoj inter versioj

Saluton, {{re|Tlustulimu}}. Klare, en la vikidatuma ero pri [[Figline Valdarno]] mankis dato de loĝantaro. Mi nun nutris la vikidatumaron. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 21:43, 17 jun. 2022 (UTC)
:Dankon, Thomas. Mi jam miris, ke subite la erarmesaĝo pri mankanta informo malaperis. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 21:46, 17 jun. 2022 (UTC)
::Ne dankinde. Mi foje sentas kvazaŭ redakti misajn paĝojn pri italaj komunumoj estas pli redakti en vikidatumoj ol en la esperanta vikipedio: la ideo de esperantistoj pri vikidatumoj kompreneble estas, ke tie pli multaj homoj el pli multaj kaj pli grandaj vikipedioj kolektis ĉiujn informojn kiujn eblas tempoŝpare uzi en unuopa artikolo (kaj esperi ke la datumoj poste estos akualigataj, kaj ankaŭ la esperanta artikolo tial restos daŭre aktuala). Tio estas la teorio, kiun ankaŭ mi subtenas, sed en la praktiko ofte ne ĉiuj datumoj estas en vikidatumoj. Se oni tiam aldonas ilin, oni kompreneble helpas ne nur al la esperantlinga vikipedio sed al ĉiuj lingvoversioj kaj jam uzas aŭ iam estonte uzos vikidatumojn, sed la demando estas ĉu iu esperantisto vere tre interesiĝas pri helpado al iuj filipinaj lingvoj, kies vikipedioj nur ekestis trompe per amasa uzado de robotoj kaj kiuj nepre bezonas helpon de vikidatumoj. Tamen: negrave kion oni pensas pri la robote blovigitaj vikipedioj - la esperanta vikipedio saĝas uzi vikidatumojn, kaj bonas se ĉiuj vikipediisto scias kiel aldoni informojn tie, kaj fojfoje faras tion. Sed: bonas neniam forgesi ke ankaŭ vikidatumoj estas volontula projekto ne perfekta. Kaj bonas ankaŭ antaŭvidi kazon ke informo en vikidatumoj daŭre mankas, ekzemple se iuj italaj politikistoj pripensis inventi novajn komunumojn, kaj vikidatumoj ankoraŭ ne plenigis siajn informojn por la novaj unuoj.
 
== Areo kaj loĝdenso ==