Ŝablono-Diskuto:Informkesto urbo de Italio: Malsamoj inter versioj

Saluton, {{re|Tlustulimu}}. Klare, en la vikidatuma ero pri [[Figline Valdarno]] mankis dato de loĝantaro. Mi nun nutris la vikidatumaron. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 21:43, 17 jun. 2022 (UTC)
:Dankon, Thomas. Mi jam miris, ke subite la erarmesaĝo pri mankanta informo malaperis. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 21:46, 17 jun. 2022 (UTC)
::Ne dankinde. Mi foje sentas kvazaŭ redakti misajn paĝojn pri italaj komunumoj estas '''pli redakti en vikidatumoj''' ol en la esperanta vikipedio: la ideo de esperantistoj pri vikidatumoj kompreneble estas, ke tie pli multaj homoj el pli multaj kaj pli grandaj vikipedioj jam kolektis ĉiujn informojn kiujn tiam eblas tempoŝpare uzi en unuopa artikolo (kaj esperi ke la datumoj poste estos akualigataj, kaj ankaŭ la esperanta artikolo tial restos daŭre aktuala). Tio estas la teorio, kiun ankaŭ mi subtenas, sed en la praktiko ofte '''ne ĉiuj datumoj''' estas en vikidatumoj. Se oni tiam aldonas ilin, oni kompreneble helpas ne nur al la esperantlinga vikipedio sed al ĉiuj lingvoversioj kajkiuj jam uzas aŭ iam estonte uzos vikidatumojn, sed la demando estas ĉu iu esperantisto vere tre interesiĝas pri helpado al iuj filipinaj lingvoj, kies vikipedioj nur ekestis trompe per amasa uzado de robotoj kaj kiuj nepre bezonas helpon de vikidatumoj. Tamen: negrave kion oni pensas pri la robote blovigitaj vikipedioj - la esperanta vikipedio '''saĝas uzi''' vikidatumojn, kaj bonas se ĉiuj vikipediisto scias kiel aldoni informojn tie, kaj fojfoje faras tion. Sed: bonas neniam forgesi ke ankaŭ vikidatumoj estas volontula projekto ne perfekta. Kaj bonas ankaŭ antaŭvidi kazon ke informo en vikidatumoj daŭre mankas, ekzemple se iuj italaj politikistoj pripensis inventi novajn komunumojn, kaj vikidatumoj ankoraŭ ne plenigis siajn informojn por la novaj unuoj.<ref>Tion ekzemple {{ŝ|informkesto urbo}} modele faras, sed gravas ne forgesi la eblajn truojn en vikidatumoj ankaŭ redaktante pri aliaj tekstoj (inkluzive de pli malnovaj informkestoj, navigiloj aŭ aliaj ŝablonoj).</ref> [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 10:37, 22 jun. 2022 (UTC)
 
== Areo kaj loĝdenso ==