Ŝablono-Diskuto:Informkesto urbo de Italio: Malsamoj inter versioj

 
Saluton{{re|ThomasPusch|montri=ne}}. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono prenas la areon el la artikoloj eĉ neniel traktanta iun tiurilatan Vikidatuman eron (ĉifoje eblus {{wikidata|P2046}}), dum ke ĝi kalkulas la loĝdenson el du Vikidatumaj eroj, nome {{wikidata|P1082}} kaj {{wikidata|P2046}}. Kiu "inventis" tion? Laŭ mi tio ne estas tre logika "konduto" de ŝablono. - Krome la ŝablono nun eĉ komplete ignoras eventualan parametron "loĝantaro". Amike [[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 12:59, 17 jun. 2022 (UTC)
:Tute prava, via kritiko! Mi supozas ke duafoje vi ne intencis refoje skribi la saman ''P2046'', sed la kritiko tamen ĝustas, kaj klarasKlaras ke verŝajne eĉ ne utilas elfosi "kiu 'inventis' tion", ĉar povas esti ke tiu homo estas longe for (sincere mi ne scias, kiu estis...). Sed vi konsideru mian supran noton, neniam forgesi, ke vikidatumoj povas havi informtruojn, ne ĉiam estas kompletaj. Tial gravas programi ĝin tiel ke manko de informo vikidatuma ne kreas problemojn. Mi vere tuŝas ŝablonon nur se vere ne eblas aliel: se vi aŭ aliulo havas bonan proponon kiel plibonigi la - konsentite - jam tre aĝan ŝablonon ''informkesto urbo de Italio'', mi tute subtenos la ŝanĝon!
:Nur: mi pensas ke malgraŭ ĉiu kritiko la baza problemo tute ne esta la informkesto, eĉ se malperfekta, sed la ekde 2007 netuŝitaj unuopaj artikoloj. Se oni adaptas ilin, la informkestaj mankoj ne plu estas problemo. Vidu ekzemple ke mi antaŭ kelkaj tagoj adaptis la artikolojn de ĉiuj paĝoj de la navigiloj {{ŝ|Provinco Pesaro kaj Urbino}} kaj {{ŝ|Provinco Asti}} de praa kaj mizera stato de 2007 al bona (iom pli ol ĝerma) artikolo, kiel ekzemplo vidu la paĝon pri [[Canelli]] - se oni krom ĝustigo de la informkesto kaj aldono de minimumaj frazoj ankoraŭ aldonas du fotojn (kion fari en multaj paĝoj kompreneble bezonas multan tempon), tiam la rezulto "preskaŭ aspektas kiel normala artikolo"! [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 11:01, 22 jun. 2022 (UTC)