Ŝablono-Diskuto:Informkesto urbo de Italio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 31:
 
Saluton{{re|ThomasPusch|montri=ne}}. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono prenas la areon el la artikoloj eĉ neniel traktanta iun tiurilatan Vikidatuman eron (ĉifoje eblus {{wikidata|P2046}}), dum ke ĝi kalkulas la loĝdenson el du Vikidatumaj eroj, nome {{wikidata|P1082}} kaj {{wikidata|P2046}}. Kiu "inventis" tion? Laŭ mi tio ne estas tre logika "konduto" de ŝablono. - Krome la ŝablono nun eĉ komplete ignoras eventualan parametron "loĝantaro". Amike [[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 12:59, 17 jun. 2022 (UTC)
:{{re|Tlustulimu|montri=ne}} Tute prava, via kritiko! Klaras ke verŝajne eĉ ne utilas elfosi "kiu 'inventis' tion", ĉar povas esti ke tiu homo estas longe for (sincere mi ne scias, kiu estis...). Sed vi konsideru mian supran noton, neniam forgesi, ke vikidatumoj povas havi informtruojn, ne ĉiam estas kompletaj. Tial gravas programi ĝin tiel ke manko de informo vikidatuma ne kreas problemojn. Mi vere tuŝas ŝablonon nur se vere ne eblas aliel: se vi aŭ aliulo havas bonan proponon kiel plibonigi la - konsentite - jam tre aĝan ŝablonon ''informkesto urbo de Italio'', mi tute subtenos la ŝanĝon!
:Nur: mi pensas ke malgraŭ ĉiu kritiko la baza problemo tute ne esta la informkesto, eĉ se malperfekta, sed la ekde 2007 netuŝitaj unuopaj artikoloj. Se oni adaptas ilin, la informkestaj mankoj ne plu estas problemo. Vidu ekzemple ke mi antaŭ kelkaj tagoj adaptis la artikolojn de ĉiuj paĝoj de la navigiloj {{ŝ|Provinco Pesaro kaj Urbino}} kaj {{ŝ|Provinco Asti}} de praa kaj mizera stato de 2007 al bona (iom pli ol ĝerma) artikolo, kiel ekzemplo vidu la paĝon pri [[Canelli]] - se oni krom ĝustigo de la informkesto kaj aldono de minimumaj frazoj ankoraŭ aldonas du fotojn (kion fari en multaj paĝoj kompreneble bezonas multan tempon), tiam la rezulto "preskaŭ aspektas kiel normala artikolo"! Kaj se vi vidas tiun paĝon, vi vidas ke mi aplikis viajn "novajn" proponojn pri la ŝablono, tiel ke la informkesto jam preskaŭ aspektas kiel "informkesto urbo" (nur mapligilo ankoraŭ mankas). [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 11:01, 22 jun. 2022 (UTC)
::Se mi rigardas kiel modelo de tute kruda, ne jam ŝanĝita paĝo tiun pri [[Sassofeltrio]], kiu pro foriro el provinco Pesaro kaj Urbino antaŭ jaro eskapis mian prilaboron, mi vidas ke nun la informkesto jam aŭtomate prenas la loĝantaron. Mi supozas ke estis vi kiu instruis ĝin. Nun nur mankas parametro "areo", kiun la kesto ankoraŭ ne rekonas. Kompreneble tiu plibonigo signifas ke tiam ĉio skribita en la informkesto mem ignoratas. Sed pri "loĝantaro", "areo" kaj "loĝdenso" tio estas en ordo. Kvankam tio ja signifas ke se informo ankoraŭ mankas en vikidatumoj, tiam ne helpas indiko en la informkesto: se "loĝantaro" mankas en vikidatumoj, en la informkesto simple ne estas "loĝantaro", negrave ke eble en la informkesto mem estas indiko. En tio la {{ŝ|informkesto urbo}} principe pli bonas: se estas informo "loĝantaro" en la informkesto, ĝi montras tiun, se ne ĝi rigardas ĉu estas io en vikidatumoj kaj prenas tion, kaj nur se ambaŭloke ne estas io, ĝi silente kaj sen ruĝaj avertoj en ruĝaj literoj ne mencias loĝantaron. Tio principe estas la pli saĝa maniero, sed ĝi kompreneble nur utilas se oni pene forprenas ĉiun rubon el la informkestaj parametroj. Mi ŝatus ke la parametroj pri dosiero (P18), blazono (P94), alto (P2044) kaj bonvole ankaŭ la por Italio unika parametro pri "patrono" (p417) funkciu pri tiu pli defensiva modelo de 'informkesto urbo'. Mi pretus volontuli kaj poste viŝi informojn el ĉiuj informkestoj pri kiuj mi sukcesos, se tian ĉiam saman agon ne (mi esperas) povas transpreni roboto - malplenigi liniojn kompreneble multe pli facilas ol ĉiam enkopii tekstoblokojn por vikidatumoj kiel
Linio 47:
 
Konsentite ke "| regiono-ISO= IT | tipo1 = reliefo" ĉiukaze necesus enkopii iam, sed ĝis tiam la malnovaj parametroj de koordinatoj ja sufiĉas.
Vi vidas ke mi en mia senespero pri la vikidatume kutime kompletaj parametroj "Poŝtkodo, Imposta kodo, Kodo laŭ ISTAT" kaj "Telefona prefikso", kiu ofte en niaj informkestoj estis fuŝitaj, jam instruis la informkeston agreseme enpreni ilin el vikidatumoj. Pri tio mi kapablis. Sed pri tiu pli defensiva modelo de 'informkesto urbo' mi ankoraŭ ne spertas. Se vi kapablis programi 'informkeston urbo', ĉu vi povas ankaŭ modeligi la italan informkeston?
 
[[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 12:21, 22 jun. 2022 (UTC)
 
PS: Pri la indiko pri areo nun skribatas, mi citu la ekzemplan paĝon [[Sassofeltrio]] "466m [+]". Tie mankas spaceto inter nombro kaj unuo "m", en 'informkesto urbo' tio funkcias bone, kaj mi pensas ke en la itala informkesto ankaŭ antaŭe bone funkciis. Negrave ĉu estis vi ĉu alia kukiu forigis la spaceton: ĉu vi povas realdoni ĝin?
Reiri al la paĝo "Informkesto urbo de Italio".