Johann Georg Meusel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Commonscat el Vikidatumoj, pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
== Agadoj ==
La tutan vivon Meusel tre aktivis en la eldonado de serioj kaj periodajoj. Laŭ instigo de Klotz li editoris ''Betrachtungen über die neuesten historischen Schriften'', kion li daŭrigis ĝis 1787 sub alia titolo (post publikiĝĉeso malantaŭ la apero de la kvina parto). Inter 1777 kaj 1779 li responsis la eldonadon de la volumoj 17 ĝis 20 de la en Halle aperinta verko ''Allgemeinen Welthistorie''. Ekster tio li fondis la magazinon ''Der Geschichtsforscher'' aperontan inter 1777 kaj 1779. Ankaŭ tion Meusel daŭrigis sub malsamaj titoloj ĝis 1782. Inter 1779 kaj 1808 li senĉese publikigis diversajn periodaĵon pri kulturobservado. Inter 1773 kaj 1779 li intermite kunlaboris ĉe la wieland-a ''[[Der Teutsche Merkur'']] kaj, ekde 1775, ĉe la renomita kolekto ''Allgemeine deutsche Bibliothek'' de [[Friedrich Nicolai]].
 
Post la morto de Hamberger en 1773 Meusel transprenis ties fontaran verkon ''Das gelehrte Teutschland'', kiun li ĝismorte prizorgis je 23 volumoj. Ĝi ĝuis ĝis 1834 kvin pliampleksigitajn aliajn eldonojn. Inter 1802 kaj 1816 li aldonis al tio en 15 volumoj la verkon ''Lexikon der von 1750 bis 1800 gestorbenen teutschen Schriftsteller''. Jam en 1778 aperis lia duvoluma leksikono priartista ''Teutsches Künstlerlexikon''. Krome li ankaŭ priskribis la vivon de samtempaj komponistoj kaj muzikistoj.