Lua: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yuu eo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
 
Yuu eo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Lua''' estas programlingvo dinamika malpeza, refleksiva, ordonema kaj iom funkciema. La plej grava celo de ĉi tiu programlingvo estas ebligi ke aliaj programoj uzu ĝin kiel etendilon. Nuntempe, multaj [[komputilludo]]j uzas Lua-n, pro ĝia facileco, por difini dinamikajn aferojn de la ludo, ekzemple: artefaritan intelekton, poziciojn de ludantoj, ilojn en scenejoj, kaj tiel plu. Alia programlingvo, ekz. [[C++]] pro ĝia rapideco, estas uzata por grafikaj funkcioj kaj la baza logiko de la ludo.
 
Lua estis kreita en [[1993]] en [[Brazilo]] de [[Roberto Ierusalimschy]], [[Luiz Henrique de Figueiredo]] kaj [[Waldemar Celes]]. Ĝia nomo signifas ''[[luno]]n'' en la portugala.
 
== Filozofio ==
Linio 8:
 
Krome, Lua havas esprimilon nomatan ''meta-tables'' ('''meta-tabeloj''') por ŝanĝi specifajn kondutojn de tabeloj. Ekzemple, oni povas agordi ke, se iu datumo ne troveblas en la tabelo, Lua devas serĉi ĝin per la sama ŝlosilo en alia tabelo. Tio estas la bazo por realigi klas-heredadon en Lua.
 
Eblas mencii ke Lua estis influita de programligvoj kiel [[Scheme]] kaj [[Icon]], kaj ifluis [[Ion]]-on. La kreo de Lua okazis precipe pro la bezono havi simplan lingvon por agordi pli kompleksajn programojn kaj samtempe aldoni iom da logiko ([[algoritmo]]jn) al la agordodosieroj (kompare kun statikaj agordlingvoj, kiuj nur entenas datumojn kaj povas komputi nenion). Pro la facileco kaj dinamikeco de Lua, ĝi ofte estas komparata kun [[Python]].
 
== Eksteraj ligiloj ==