Eŭropa himno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e #REDIRECT
Linio 1:
#REDIRECT [[Odo al Ĝojo]]
[[Nacia himno]] > Eŭropa himno < [[Eŭropa Unio]]
----
 
La lasta [[movimento]] de la naŭa simfonio de [[Ludwig van Beethoven]] estas la [[himno]] de [[Eŭropa Unio]] kaj de la [[Eŭropa Konsilio]]. Beethoven verkis ĝin laŭ partoj de la poemo "Himno al la Ĝojo" verkita de [[Friedrich_VON_SCHILLER|Schiller]]. Sed por ne diskriminacii inter lingvoj la himno oficiale ne havas tekston, do ne estas kantebla (same kiel pluraj naciaj himnoj, ekzemple tiu de [[San-Marino]]).
 
[[Umberto Broccatelli]] verkis tekston en Esperanto al melodio de himno, ekzistas jam pluraj tradukoj al naciaj lingvoj.
 
Traduko de la ŝilera poemo, farita de [[Kálmán Kalocsay]], estas legebla sube.
 
 
 
<pre>
Ĝoj'! Fajrero belradia!
Elizea di-filin'!
fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l' rigora mod' la ŝir',
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil'.
 
Ĥoro:
Jen brakumoj al milmiloj,
Jen ĉi kis' al tuta mond'!
Fratoj! super stela rond'
loĝas patro por ni, filoj!
 
Se la granda ĵet' bontrafis
kaj amikon gajnis vi,
se virina am' vin ravis:
Vin enmiksu kun ĝojkri'!
Jes, se eĉ nur unu koro
estas via en la mond'!
Kaj se ne -- do vin kun ploro
ŝtelu for el nia mond'.
 
Ĥoro:
Ĉiu sub ĉielo glata
donu sin al simpati',
al la steloj gvidas ĝi,
kie tronas Nekonata.
 
Ĉiu sur la brust' Natura
suĉas sukon de la ĝoj'
kor' malbona, koro pura
sekvas ŝin laŭ roza voj'.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
kaj amikon sen pridub',
en volupt' la vermo dronas,
vidas Dion la kerub'.
 
Ĥoro:
Ĉu genuas vi, milmiloj?
Vi kreinton sentas, mond'?
Serĉu super stela rond',
loĝas Li trans astro-briloj!
 
En eterno de l' Naturo
Ĝojo estas la risort'.
En la mondhorloĝ' por kuro
radojn pelas ŝia fort'.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
sunojn regas ŝia gvid'
Ŝi tra l' spaco rulas sferojn
trans la astronoma vid'.
 
Ĥoro:
Kiel sur la pompaj vojoj
sunoj sur la firmament',
gaje marŝu, frata gent',
kiel venki la herooj!
 
Esploriston ŝi alrid'as
el la fajrspegul' de l' Ver',
sur krutaĵ' de l' Virto gvidas
ŝi la homon de toler',
sur Kred-Monto sunobrila
flirtas ŝia flag' el or',
ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila
vidas ni en anĝel-ĥor'.
 
Ĥoro:
Ho toleron, paciencon,
fratoj, por pli bona mond'!
Donos super stela rond'
granda Dio rekompencon!
 
Ĉu pripagi diojn? Vanto!
Ĉu simili? Bela pen'!
Venu ĝoji kun ĝojanto
la mizero, la ĉagren'.
Venĝ'? Kolero? En forgeson!
Jen pardon' al malamik'!
Liaj larmoj havu ĉeson,
lin ne boru pento-pik'.
 
Ĥoro:
En ŝuldlibroj plu nenio!
Mondon regu harmoni'!
Fratoj! Kiel juĝis vi,
tiel juĝos pri vi Dio!
 
Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
en orsango de l' vinber',
mildon trinkas kanibaloj,
heroecon malesper'.
Se rondiras la botelo,
fratoj, saltu el la sid',
ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:
Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'!
 
Ĥoro:
Himnas Lin abismo stela,
sera far' kun glora cit'.
Jen ĉi glas' por Bon-Spirit',
supre, trans la tend' ĉiela!
 
En suferoj: firma forto,
al senhelpaj: ŝirma brust',
eternec' al ĵura vorto,
eĉ al malamiko: just'.
Virfiero kontraŭ tronoj,
kvankam sangon kostu spit',
al merito estu kronoj,
kaj pereo al insid'!
 
Ĥoro:
Fermu vin en sankta rondo,
Ĵuru do kun glaso-lev',
pri l' fidelo al la Dev',
je l' Reganto de l' Stel-Mondo!
</pre>
 
 
== Eksteraj ligoj ==
 
EEU emas rekomendi la supran version, tamen ja ekzistas aliaj versioj, ekzemple:
 
{{el}} [http://lingvo.org/himno Kelkaj eblaj tekstoj, kolektitaj en retejo de EEU]
{{el}} [http://www.angelfire.com/ny2/ts/medklubo/himno.html Versio de Umberto Broccatelli]
{{el}} [http://egalite.fw.hu Versio de Boccatelli en kelkaj lingvoj]
{{el}} [http://e.euroscola.free.fr/himno.htm Versio de Euroscola]
{{el}} [http://www.fphil.uniba.sk/~minich/poemoj/freude.html Tradukoj en aliaj lingvoj]
[[Kategorio:Nacia himno]]
[[kategorio:Eŭropa Unio]]
 
[[ca:Himne Europeu]]
[[de:Europahymne]]
[[es:Himno Europeo]]
[[fi:Euroopan hymni]]
[[nl:Europees volkslied]]
[[pl:Hymn Unii Europejskiej]]
[[sv:Europahymnen]]