Juice Leskinen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kalvulo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Malfarita
Kalvulo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Malfarita
Linio 5:
'''Juhani Juice Leskinen''' {{prononco|'''ju'''ise '''les'''kinen}} (origine ''Pauli Matti Juhani Leskinen''; naskiĝis la {{daton|19|Feb|1950}}, mortis la {{daton|24|Nov|2006}}) estis elstara kantisto kaj verkisto en Finnlando. Li aktivis dum la fina parto de la 20-a jarcento ĝis sia morto en 2006. Li estis konata simple kiel ''Juice Leskinen'' pro sia artista nomo ''Juice'', kiun li poste igis sia oficiala antaŭnomo.
 
Dum 1970-aj jaroj li havis antaŭe kaj malantaŭe longan hararon. Dum 1980-aj jaroj la antaŭa parto de lia kapo kalviĝis, sed ankoraŭ dum 1990-aj kaj 2000-aj jaroj li permesis sian malantaŭan, eble ankaŭ flankajn, hararon kreski longa. Pri li estas dirita, ke li estis longharara kalvulo. Li ankaŭ mem uzis pri si tiun esprimon.
 
Ekde la 1970-jaroj li publikigis 30 longajn albumojn de sia muziko kaj kontribuis dekojn da kantotekstoj por aliaj kantistoj en la lando. Pluraj liaj kantoj iĝis klasikaĵoj de la Finnlanda populara muziko, ekzemple ''Viidestoista yö'' (la dekkvina nokto) kaj ''Syksyn sävel'' (aŭtuna melodio). La fruajn diskojn el lia kariero oni konsideras kerna parto de la tiama Finnlanda ''Manserock''-movado (''Manserock'', ’rokmuziko el Tampereo’). Krom la muzikado, li aktive poeziis kaj verkis por la teatro. Entute li publikigis naŭ poemkolektojn kaj sep teatraĵojn. <ref>https://www.allmusic.com/artist/juice-leskinen-mn0002095031/biography Biografio de Juice Leskinen ĉe ''All Music Guide'' (en la Angla)</ref> <ref>https://kansallisbiografia.fi/kansallisbiografia/henkilo/1014 artikolo pri Leskinen en la Nacia Biografia Kolekto de la Societo por Finna Literaturo (en la Finna)</ref> <ref>Heikkinen, Antti: Risainen elämä. Juice Leskinen 1950–2006 ('Disŝirita vivo. Juice Leskinen 1950–2006'). Helsinki: Siltala, 2014. ISBN 978-952-234-189-1 Biografia verko (en la Finna)</ref>