Gottfried Hermann: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
 
====Eldonistece====
Plej klare videblas lia majstreco en la eldono de tekstoj, aparte de helenaj poetoj. Post la morto de [[CarlKarl Erfurdt]] (1813) li finis ties eldonon de [[Sofoklo]] (ĝis 1825) prizorgante novajn eldonojn de la unuopaj volumetoj. De [[Eŭripido]] li eldonis unue kelkajn tragedojn en taŭgiĝo prelega dume kompleta eldono realigeblas nur ĝis la 8-a volumeto (Lepsiko 1831–41).
 
Krome li eldonis »Nubes« de [[Aristofano]] (Lepsiko 1799), »Orphica« (Lepsiko 1805), la [[homeraj himnoj|Homerajn himnojn]] (Lepsiko 1806). De la romiaj poetoj oni havas de li: de [[Plaŭto]] »Trinummus« (Lepsiko 1800) kaj »Bacchides« (Lepsiko 1845). El la helenaj proz-aŭtoroj de [[Aristotelo]] »De arte poetica« (Lepsiko 1802), la leksikonon de [[Fotio la 1-a (patriarko de Konstantinopolo)|Fotio]] (nurtekste sen komentoj; Lepsiko 1808) kaj aĵojn de la metrikisto Drakono el [[Stratonikeia (Kario)]] krom de [[Johano Tzetzes]] »Exegesis in Homeri Iliadem« (Lepsiko 1812). Postmorte prizorgis lia bofilo M. Haupt la eldonon de la bukolikistoj Bion kaj Moschos (Lepsiko 1849) kaj de [[Esĥilo]] (Lepsiko 1852).