Irano en la Olimpikoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
|bronzo = 0
}}
Unu princa [[skermisto]] de persa deveno partoprenis la historian [[Somera Olimpiko 1900|Someran Olimpikon 1900]] en [[Parizo]], tiam preskaŭ duonjarcenton neniu de la persa aŭ irana regno konkuris en olimpiko, ĝis instaliĝis la [[dinastio Pahlavi]], finiĝis la [[Dua Mondmilito]] kaj en 1948 teamo de 36 '''iranaj sportistoj''' partoprenis '''olimpikon''' - ekde tiam oficiala irana teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en 1980 kaj 1983, kiam la lando skuiĝis pro la [[Irana revolucio]], iom poste per la erupcio de la [[Iran-Iraka Milito]] kaj nur flanke la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj de 1980 en protesto pri la invado de armeaj unuoj de Sovetunio en la najbaran kaj kulture tre proksiman Afganion fine de 1979. En vintraj olimpikoj ekde 1956 estis malgrandaj teamoj de iranaj partoprenantoj, kiuj ankoraŭ neniam sukcesis atingi medalon. Tamen en la someraj olimpikoj la iranaj teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis [[dosiero:Gold medal.svg|20px]] 24 orajn, [[dosiero:Silver medal.svg|20px]] 23 arĝentajn kaj [[dosiero:Bronze medal.svg|20px]] 29 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la '''43'''-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 
La Olimpika Komitato de Irano (formale la Nacia Olimpika Komitato de la Islama Respubliko de Irano) kunordigas la teamojn - ĝi estas posteulo de organizaĵo de la [[dinastio Pahlavi]] kreita en 1947 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.