Emanuel Swedenborg: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
verkaro
iom pri lia religio
Linio 3:
'''Emanuel Swedenborg''' (propranome '''Swedberg''') (naskiĝis la [[29-an de januaro]] [[1688]] en [[Stokholmo]] - mortis la [[29-an de marto]] [[1772]] en [[Londono]]) estis sveda [[filozofo]], [[teologo]], [[sciencisto]] kaj [[mistikulo]].
 
Li estis filo de luterana episkopo. Antaŭ la publiko li prezentiĝis unuafoje en [[1708]] per poemaro '''Carmina miscellanea'''. Samtempe li studis filozofion, matematikon, natursciencojn kaj okupiĝis pri antikvaj lingvoj kaj teologio. Siajn sciojn li larĝigis per tri vojaĝoj tra [[Eŭropo]].
 
Li okupiĝis pri eksperimentaj kaj praktikaj sciencoj. Li provis inventi submarŝipon, flugmaŝinon, teĥnike li helpis ĉe sieĝado de [[Frederikshald]] en [[1716]].
 
En [[1743]] en [[Londono]] li havis [[vizio]]n, ke Dio lin vizitis kaj donis al li taskon, ke li fariĝu heroldo de la ĝusta kompreno de [[evangelio]] inter la popoloj. Ekde tiu tempo li kredis, ke li tenas kontaktojn kun la transa mondo kaj interparolas kun Dio kaj anĝeloj. Konvinkita, ke Dio lin elektis, li fondis novan eklezion '''Apokalipso de sankta Johano'''.
 
Lia religia sistemo estas meditema mistikismo bazita sur natursciencoj, tial li estas konsiderata kiel antaŭulo de la germana naturfilozofio. Li akceptis doktrinon pri elaĉeto de pekoj, sed rifuzadis sanktan Triopon.
 
Adeptojn lia doktrino trovis precipe inter intelektuloj kaj politikistoj. En [[1796]] formiĝis societo '''Fide et charitate''', kiu disvastigas liajn ideojn. Tiuj enradikiĝis ĉefe en [[Anglio]], kie liaj verkoj estis tradukataj kaj komentataj. Ekde [[1830]] aperadis gazeto '''The intellectual Repository and New Jerusalem Magazine'''.
 
Siajn verkojn li skribis latine.
 
 
==Verkoj==