Eduard Schwartz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
Schwartz taksatas unu el la plej gravaj reprezentantoj de antikvosciencoj germanaj post Mommsen kaj Wilamowitz. Liaj kreiveco kaj ampleksa scio kaj pri [[Grek-romia antikvo]] kaj pri antikva [[kristanismo]] modelis por multaj sciencistoj. Lia mito-skribaden celita disertaĵo (1880) sekvis la kritikan fontesploradon aplikitan unue fare de [[Carl Robert]] por la [[apolodoro|apolodora]] verko ''Bibliotheke'' (1873). El tia nura prifonta esploro estu rekonstruata tuta mito kaj la historio respektive la posta evoluo de la koncernita mito.
 
Pli furoris tamen lia skribaĵo ''De scholiis Homericis ad historiam fabularum pertinentibus'' (Jbb. f. Class. Philol., Suppl. XII, 1881). Taksitis li eĉ la plej bona spertulo pri antikva mito-evoluo. Manuskriptscience li bonegis dum eldonado de ''Scholia in Euripidem'' ([[skolio]]j pri [[Eŭripido]]; du volumoj, 1887-91). Aliaj verkoj el la fruaj jaroj estis pri [[Taciano el Asirio|Taciano]](''Oratio ad Graecos'', 1888) kaj pri [[Atenagoro el Ateno]] (''Libellus pro Christianis. Oratio de resurrectione cadaverum'', 1891). Inter 1894 kaj 1907 presitis ĉ. 200 artikoloj pri helenaj historiistoj ĉe la enciklopedio "Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft" (RE) (i.a. Aleksandraj historiistoj; mitografoj; [[Dionizo de Halikarnaso]]; [[Apiano]], [[Kasio Diono]], [[Diogeno Laertio]], [[Eŭzebo de Cezario]]). Kelkaj eseoj aperis ankaŭ ĉe "Griechische Geschichtsschreiber" (Berlino, 1957).
 
Liaj tekstkritikaj esploroj kulminis per la eldono de ''Historia ecclesiastica'' de Eŭzebo (1903-09). Ligite al Eŭzebo estis la laboraĵo ''Zur Geschichte des Athanasios'' (1904-11) post atenta foliumo de multaj dokumentoj. Tio kondukis Schwartz al la fontoj de eklezia historio. Do li publikigis la monumentan verkon ''Acta conciliorum oecumenicorum'' (por la tempo de inter 431 kaj 553; en kvar volumoj inter 1914 kaj 1940). Por majstri eklezihistorian esploradon li lernis la lingvojn armenan, araban, sirian kaj rusan. Teologie li okupiĝis pri la [[Nova Testamento]], ĉefe en Göttingen, kie influis lin kontaktoj kun [[Julius Wellhausen]] (''Über den Tod der Söhne Zebedaei,'' 1904; ''Zur Chronologie des Paulus,'' 1907). Koncerne la helenan literaturon menciindas liaj belegaj eldonoj de [[Iliado]] (1923) kaj [[Odiseo]] (1924) por [[bremeno|bremenaj]] institucioj kaj kelkaj kontribuaĵoj pri la demando pri al identeco de [[Homero]]: li mem estis jesanto de la analizteorioj (''Zur Entstehung der Ilias,'' 1918; ''Die Odyssee,'' 1924). Analizadon li ankaŭ preferis en la verko ''Das Geschichtswerk des Thukydides'' (1919, ²1929) rilate al la unue de [[Franz Ullrich]] en 1846 prezentita problemo de neperfekteco de la [[tucidido|tucidido]] verko. Kromis serio de pli etaj eldonoj, ekz. de aĵoj de [[Cirilo el Skitopolo]] (1939). Ĉe ''Fünf Vorträgen über den griechischen Roman'' (²1943) li defendis la tezon ke la helena romano evoluis el romanoza [[historiografio]]. En la prelegserio ''Konstantin und die christliche Kirche'' (1913, ²1936) estis klarigita de Schwartz kaj la evoluo de la frua eklezio kaj ties konekso al imperiestro [[Konstanteno la Granda]]. El prelegoj naskiĝis ankaŭ la interesa biografiaro ''Charakterköpfe aus der Antike'' (⁴1956).