Alpes Maritimae: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Alpes Maritimae''' (en Esperanto "Maraj Alpoj") estis provinco de la [[Romia Imperio]], la plej suda el tri malgrandaj provincoj en la [[Alpoj]] en la limregiono de la modernaj ŝtatoj [[Francio]] kaj [[Italio]]. Malgraŭ sia nomo, la provinco sude nur '''preskaŭ''' tuŝis la [[Mediteranea Maro|Mediteranean Maron]]: Sude de la provinco, mallarĝan marbordan strion okcidente prenis la romia provinco [[Gallia Narbonensis]], kiu ankaŭ estis la orienta najbaro, kaj same mallarĝan marbordan strion oriente la romia provinco [[Italia (Romia Imperio)|Italia]], kiu ankaŭ konsistigis la orientan limon. Krome norde najbaris la malgranda provinco [[Alpes Cottiae]]. La provinca ĉefurbo estis ''Cemenelum'' - la moderna urboparto ''Cimiez'' de [[Nice]] en [[Francio]]. Al la romia imperio la provinco oficiale apartenis ekde la jaro [[-14|14]] antaŭ nia erao. Pri la historia teritoria nomo ankoraŭ nuntempe aludas la nomo de la francia departemento [[Alpes-Maritimes]], kies limoj tamen ne identas al la historia provinco.
 
En iuj mapoj (vidu ekzemple dekstre), la tri malgrandaj alpaj provincoj Alpes Maritimae, [[Alpes Cottiae]] kaj [[Alpes Poeninae]] konsideriĝis parto de komuna provinco "Alpes", aŭ eĉ parto de la pli granda najbara provinco [[Italia (Romia Imperio)|Italia]], kiu laŭ la nomo kovris la tutan [[itala duoninsulo|italan duoninsulon]].
 
{{Romiaj provincoj}}