Feliksa Kozłowska: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8.6
e Riparis ligon
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 7:
 
== Infaneco kaj juneco ==
Feliksa Magdalena Kozłowska naskiĝis en romkatolika familio. Ŝiaj gepatroj estis Jakub Kozłowski [[blazono]] ''Nałęcz'' kaj Anna Olszewska, devenanta de malriĉiĝinta pola [[nobelo|nobelaro]]. Jakub Kozłowski estis prokuristo de [[bieno|bienposedantoj]] en apuda Stoczek kaj samptempe laboris kiel ĉef[[forstisto]] en ilia havaĵo de Wieliczna. Post morto de la patro, kiu pereis en la batalo de Węgrów la 3-an de februaro 1863 dum la [[januara ribelo]], etan solfilinon edukiĝis la patrino kaj bogepatroj - Jakubina (primo voto Kozłowska) kaj Seweryn Pułaski. Seweryn estis la dua edzo de Jakubina, devenis de la sama gento kiel generalo [[Kazimierz Pułaski]]. Danke al gastemo de [[parenco]]j juna [[vidvoVidvoj kaj vidvinoj|vidvino]] kaj ŝia filino ekloĝas unue ĉe la familio Pułaski en apuda Czerwonka, kaj poste en samapuda Baczki. Periode vivas ankaŭ en [[Garwolin]]. Tie, en la 10-a vivojaro Feliksa alpaŝis al la Unua Sankta [[Komunio]]. En 1872 ili transiras al pli malproksima familio Piekarski en Varsovio.
 
Feliksa sufiĉe frue komencis [[edukado]]n. De la infanaj jaroj la patrino instruis ŝin skribi kaj legi en la [[pola lingvo]], kaj ankaŭ ekŝati polecon kaj [[religio]]n. De la translokiĝo al Varsovio lernis en la hejmo de sia instruistino, kaj poste en virina lernejo de [[grafo|grafino]] [[Krystyna Skarbek]] kaj en la 4-a Virina Gimnazio ĉe la str. Miodowa. Finante lernadon ŝi lerte parolis la [[rusa]]n, [[angla]]n kaj [[franca]]n. Ricevinte kiel virino tiom zorgan edukitecon ŝi eklaboras kiel hejma instruistino ĉe generalo Urlich en Varsovia [[Citadelo]]. En 1882 ricevis proponon edziniĝi, sed ĝin forlasis. Laŭ konservitaj informoj oni povas konkludi, ke ŝi estis virino de granda ĉarmo, elokvento kaj [[pieco]]. Ne malmultaj viroj provis ŝin nupti, sed aparta [[spiriteco]] ne permesis al ŝi realiĝi en geedziĝo.