Ostravice (rivero): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{apartigila paĝo|Ostravice}}
Rivero '''Ostravice''' estas signifa rivero de nordorienta [[Moravio]], ĝi estiĝas per kunfluiĝo de riveroj Bílá Ostravice kaj Černá Ostravice ĉe vilaĝo [[Staré Hamry]]; ĝi estas ankaŭ la dekstraflanka alfluo de rivero [[Odra]], en kiun ĝi enfluas en urbo [[Ostrava]]. Ostravice kreis landan limon inter [[Moravio]] kaj [[Silezio]] kaj ĝi servadis por flosigi lignon el arbaroj. La plej signifaj alfluoj de Ostravice estas de dekstre riveroj [[Morávka]] kaj [[Lučina]], de maldekstre poste [[Čeladenka]] kaj [[Olešná]]. Sur Ostravice estas situita valbaraĵo [[Šance]]. Ekde la kunfluejo Ostravice fluas tra montaro [[Beskydy]], de dekstre ĝi ĉirkaŭfluas masivon [[Ondřejník]]. Pli signifaj sidejoj situantaj sur la rivero estas urboj [[Frýdlant nad Ostravicí]], [[Frýdek-Místek]], [[Paskov]] kaj [[Ostrava]]. Ĝis vilaĝo Ostravice la rivero fluas tra bela, turisme atrakta valo, sub la vilaĝo ĝi enfluas en loĝigitan kaj pli poste en industrian regionon, kie ĝia beleco perdiĝas.