Nito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ru:Заклёпка
larĝigo de la temo
Linio 31:
<!--Lors de la pose on intercalle une rondelle du côté battu pour assurer une meilleure répartition des efforts de l'assemblage. Ce type de rivet est en général court et s'utilise souvent pour l'assemblage de toiles et tissus : le montage est similaire à celui des oeillets.-->
[[Kategorio:Mekanika inĝenierado]]
 
 
'''Nita junto''' ne estas malmuntebla. Sen difekto de nito aŭ de unu el kunigataj elementoj oni ne povas dismeti la junton.
 
'''Rekta nitado''' - ĉe rekta nitado oni ne uzas nitojn, ĉar per kapa plilarĝigo de ekstremaĵo de unu el kunfiksataj elementoj ekestas la propra nemalmuntebla junto.
Oni ĝin uzas tie, kie oni bezonas kunigi elementon kun lada elemento kaj oni ne povas uzi alian specon de kunigo, ekzemple preman veldaĵon. La elementojn por kunigo pere de rekta nitado oni devas prepari en loko de kontakto por junto.
*de pivoto kun lado, tabulo kaj simile
*de tubo kun lado, tabulo k.s.
*de lado kun lado per transkovro kaj reciproke ortaj ladoj.
 
Laŭ formo de pivoto oni aranĝas la truon en la lada elemento. La pivoto povas esti cilindra, prisma, povas esti iel prilaborita kaj simile. Fermajn kapojn de elstarantaj pivotoj oni faras per diversaj manieroj.
 
'''Nerekta nitado''' uzas kunigajn elementojn, t.e. nitojn. Nitoj estas plejparte normigitaj.
 
La kruda nito havas alsidan kapon kaj trunkon (bolton). Per refulo de la liga ekstremo oni kreas ferman kapon. Materialo de nitoj devas esti tia, ke ĝi ebligu per refulado formi la ferman kapon. Kutime oni uzas ŝtalon.
 
Laŭ normoj oni klasifikas nitojn je:
*konstrukciaj
*kaldronaj
*mergeblaj
*etaj
*specifaj
 
La konstrukciaj kaj kaldronaj nitoj diferencas nur per formo de kapo. Ambaŭ havas duongloban kapon, sed la kaldronaj havas kapojn pli grandajn larĝigitajn, por ke oni povu ilin alĝustigi-likimunigi. Por pli granda firmeco ĉe tiuj nitoj, la transiro de la kapo al la tigo estas rondigita.
 
Nitojn kun mergeblaj kapoj oni uzas nur tie, kie la duongloba kapo estus ĝena kaj tie la malfortigo de ladoj (kunigataj elementoj) per enmergo de nitoj ne gravas. Etajn nitojn oni uzas por kunnitado de ladoj kaj malgrandaj elementoj.
 
Specialaj nitoj estas normigitaj-formitaj nitoj kaj t.n. eksplodaj nitoj por konstrukcioj alireblaj nur el unu flanko, kavaj nitoj, kies ekstremon de tigo oni refulas per dorno (en avia industrio).
Nitadon oni faras mane aŭ maŝine. Ĝis diametro 10 mm oni nitas malvarme, super 10 mm varme (ĉe arda stato de trunko).
 
Sur desegnaĵoj oni nitojn ne desegnas, sur signas ilin laŭ preskribitaj signoj en koncernaj normoj.
La nitajn juntojn oni klasifikas:
 
laŭ nombro de sekcoj, en kiuj povas okazi tratanĉo de nitoj je:
*unutranĉaj
*dutranĉaj
 
laŭ nombro de nitovicoj je:
*unuvicaj
*duvicaj ortogramaj aŭ alternaj
*kelkvicaj
 
laŭ reciproka pozicio de ladoj je:
*junto per transkovro
*junto kun unu aŭ du kovraj platoj
 
laŭ celo de nitado je:
*kaldrona, t.e. fiksa kaj likimuna
*likimuna,
*fiksa
 
La likimunecon de nita junto oni atingas per papera aŭ tola enmetaĵo impregnita per [[oleo]] aŭ [[minio]], per fortikigo de ladorandoj aŭ ankaŭ de nitaj kapoj. Lado por fortikigo devas esti pli dika ol 6 mm kaj ĝiaj randoj devas esti [[bevelado|bevelitaj]] 1:3. La fortikigo realiĝas sur ekstera flanko de la lado.
 
'''Fiksa kaj likimuna nita junto''' devas rezisti al grandaj fortoj (premoj) kaj samtempe ĝi devas bone likimuni. Oni ĝin uzas ĉe konstruo de vaporaj kaldronoj, premaeraj provizujoj, altprema tubaro k.s.
 
<br clear="all">
<div style="font-size:90%; width: 85%; padding: 3px; margin: 0 auto;" class=toccolours>
Ekzemplo de kaldrona nitado estas cilindra kaldrono, kiu estas je ambaŭ ekstremoj fermita per konveksaj fundoj. Ĝia cilindra parto konsistas el ladaj tabuloj fleksitaj laŭ formo de cilindro kaj poste kunnititaj. Ĉe tiu nitita kaldrono la nitoj formas t.n. laŭlongan vicon, en direkto de la kaldrona akso kaj sur cirkla perimetro ili formas t.n. transversan vicon. Distancon de nitoj oni nomas paŝo de nitoj (t). Paŝon de nitoj oni proponas tiel, ke oni povu facile fari la nitadon kaj ke estu sekurigita la likimuneco kaj la malfortigo de ladoj per truoj restu en permesitaj limoj. Sur kaldronajn lado-vandojn efikas ene de kaldrono premo, kiun oni indikas per t.n. superpremo p (MPa). Por elekto de diversaj specoj de nitaj juntoj estas plej bone elkalkuli forton apartenantan al unu cm de laŭlonga junto.
 
Por difinita speco de nitado ne estu la forto F pli granda ol 5000 N. Male, se ni konas tiun forton, ni povas facile laŭ kompendio fiksi specon de nita junto.
 
Ĉe kunigado de kaldronaj ringoj (tamburoj) la laŭlonga junto kruciĝas kun la transversa kaj ekestas nodo el tri ladoj. Por ke estu la junto likimuna, oni devas la angulon de ena lado konforme forĝi aŭ prilabori (priraboti) per kio la kojnoforma kavo pleniĝas.
</div>
<br clear="all">
 
'''Likimunaj nitaj juntoj''' estas uzataj ĉe nitado de rezervujoj, kiuj estas kutime malfermitaj. Rezervujoj por likvaĵoj, kiuj facile forvaporiĝas, devas esti fermitaj. Malgrandaj rezervujoj estas kutime ortangulaj, la grandaj estas cilindraj. Fundoj de cilindraj rezervujoj estas konveksaj aŭ konkavaj.
 
Ĉe jam grandaj rezervujoj oni devas la mantelon, fundojn kaj la supran randon fortikigi per alnititaj angulaĵoj kaj bendoj. Grandaj cilindraj rezervujoj estas nitataj laŭ preskriboj por kaldrona nitado.
 
Por cilindraj rezervujoj oni elkalkulas la dikecon de kitelo-lado (mantelo) simile kiel por kaldronoj. Ĉe korodo kaj eksteraj difektoj de ladoj oni aldonas al elkalkulita dikeco s ankoraŭ 4 mm. Likimunecon oni atingas per fortikigo de juntoj. Ladojn malpli dikajn ol 6 mm oni likimunigas per ŝtop-enmetaĵoj. Dikeco de ladoj ĉe ortangulaj rezervujoj estas kutime 4 ĝis 8 mm. Hodiaŭ oni faras rezervujojn pli malmultekoste per veldado.
 
*'''Fiksaj nitaj juntoj''' kunigas bendojn, profilan ŝtalon kaj trabojn. Bendojn oni kunigas kiel ĉe dutranĉa nitado. Por malgrandaj fortoj oni kunigas per du nitoj. Por pli grandaj fortoj kaj larĝo de bendo b = 5d oni lokigas la nitojn laŭeble regule kaj simetrie al akso de bendo tiel, ke ĝia sekco estu malfortigita per truoj por nitoj. Tial ĉe kelkvica nitado oni donas en la unuan vicon unu niton kaj en ĉiun pluan oni aldonas po unu nito. Paŝon kaj aranĝon de nitoj oni proponas tiel, ke la transportata forto estu egalmezure disdividata je ĉiuj nitoj, kaj ke la refutatajn kapojn oni povu en ĉiu pozicio facile fari. Paŝo de nitoj estas kutime t = 4d kaj oni ĝin rondigas al la plej proksimaj 5 mm. La permesita plej malgranda distanco t = 3,5d. Paŝo de nitoj disde la ekstrema rando e = 2d ĝis 1,5d. Ĉe kunigado de angulferoj kaj profilaj ŝtaloj oni devas memori je ĝusta distanco de randoj. La truoj ne devas esti proksime de la angulfera rando.
 
Nititajn plenalmajn kaj [[truso|trusajn]] [[balko]]jn oni uzas ĉe konstruo de fervojaj [[ponto]]j, pontoj de [[gruo]]j k.s. Ili konsistas el vertikala lado t.n. [[almo]] kaj el kvar angulaĵoj alnititaj al almo ankaŭ el bendoj alnajlitaj al angulaĵoj.
 
[[cs:Nýt]]