Charles Le Brun: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 5:
Li naskiĝis en [[Parizo]] en [[1619]]. Kiam li estis nur 11 jarojn aĝa, li estis rimarkita de la kanceliero [[Pierre Séguier]], kiu konfidis lin al la ateliero de [[Simon Vouet]]. Charles lernis pentradon danke al tiu granda majstro kaj al alia pentristo, [[François Perrier]]. Le Brun faris vojaĝon kune kun [[Nicolas Poussin]] al [[Italio]] en [[1642]], kie li restis dum kvar jaroj danke al la financa subteno de la kanceliero. Je sia reveno al Parizo, li ricevis plurajn komisiojn : la ministro pri financoj, [[Nicolas Fouquet]], petis lian helpon por dekoracii sian novan [[Vaux-le-Vicomte|kastelo de Vaux-le-Vicomte]] ([[1656]]-[[1661]]). Pro la premo de Le Brun kaj de [[Philippe de Champaigne]], la Reĝa Akademio pri Pentrado kaj Skulptarto (''Académie Royale de Peinture et de Sculpture'') estis plie fondita en [[1648]].
 
Post la malfavoro de Fouquet, Charles Le Brun ekverkis por la [[Listo de francaj reĝoj|franca reĝo]] [[Ludoviko la 14-a]] : ekde [[1660]], li organizis la dekoracion de la reĝa eniro de Ludoviko en [[Parizo]]n. Je la sama jaro, li kontribuis al la kreado de la [[manufakturo]] [[Manufakturo Gobelin|Gobelin]], kiun li sekve estris. Nobeligita de Ludoviko la 14-a en [[1662]], Charles Le Brun tiam fariĝis la "[[Unua pentristo de la Reĝo]]" (''Premier peintre du Roi'') kaj ekricevis jaran pension da 12.000 [[pundo]]j. Li estis nomumita direktoro de la Reĝa Akademio en [[1663]] de [[Jean-Baptiste Colbert]], kiu deziris reformi tiun institucion.
 
Je la fino de sia vivo, Charles Le Brun estis la ĉefresponsulo pri la interna dekoracio de la kastelo de Versailles, kie li estris plurajn dekojn da artistoj aŭ metiistoj. Li mortis je la [[22-a de februaro]] [[1690]], kaj estis entombigita ene de la pariza preĝejo ''Saint-Nicolas-du-Chardonnet''.