Dvorce (distrikto Bruntál): Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
{{apartigila paĝo|Dvorce}}
'''Dvorce''' estas vilaĝo en [[distrikto Bruntál]], troviĝanta sur limo inter [[Moravio]] kaj [[Ĉeĥa Silezio]], ĉe ŝtata [[landvojo]] inter [[Olomouc]] kaj [[Opava (Opava)|Opava]], en ondiĝinta montetaro de [[Nízký Jeseník]]. Dvorce situas sur kunfluejo de du [[rojo]]j - ''Lomnický-rojo'' kaj rojo ''Lobník''. Rojo Lobník enfluas en riveron [[Moravice (rivero)|Moravice]], sur kiu estis konstruita valbaraĵo [[Kružberk]].
'''Dvorce''' estas vilaĝo de Ĉeĥio.
 
== Historio ==
Dvorce estis fondita far de sinjoroj el [[Šternberk]] sur loko de verŝajne pli malnova vilaĝeto, situanta apud malnova komercvojo el Olomouc en [[Silezio]]n. Pri la fondo de la vilaĝo ekzistas mito, laŭ kiu ĉi tie polaj aĉetistoj jam komence de la [[10-a jarcento]] establis korton por sia varo. Sed la unua skribmencio pri Dvorce estas nur en dokumento de Zdislav el Šternberk el la jaro [[1339]]. Dvorce situis sur disputema teritorio inter olomouca [[episkopujo]], [[monaĥejo]] Hradisko kaj varo de sinjoroj el Šternberk, kiuj fine definitive konkeris regionon de Dvorce, signifa de sia [[erco|erca]] riĉeco. Dvorce estis fondita en opozicio kontraŭ najbara episkopa [[Budišov nad Budišovkou]] kiel foira centrejo de la tuta ĉi tiea teritorio, apartenanta al Šternberk.
 
{{Distrikto Bruntál}}