Fortikaĵoj en Eŭropo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Fortikaĵoj en Francio: Verduno al Verdun
Linio 33:
== Fortikaĵoj en Francio ==
 
Kvindekdujara franca politikisto [[André Maginot]] ekgvidis parizan ministerion por milito en la tempo, kiam defensiva strategio kaj mito de [[VerdunoVerdun]] havis en la franca armea teorio ĉefan postenon kaj kiam en ministeriaj trezorejoj kuŝis detale prilaboritaj planoj de estontaj fortikaĵoj. La aŭtoreco de ideo por konstrui ferbetonan remparon nepre ne apartenas al Maginot, kvankam oni nomas la fortikaĵojn kiel [[Maginot-linio]]. La plano de la konstruado de tiuj ĉi fortikaĵoj estis fakte proponita en la jaroj [[1920]] – [[1925]]. En duono de la 20-aj jaroj jam estis evidente, ke potenciala malamiko de [[Francio]] estos en estonteco [[Germanio]]! Tial la franca generalstabo tre baldaŭ aprobis la planon de la limregionaj fortikaĵoj kaj ĝi transdonis ĝin al aparta komisiono, kiu estis ellaboronta teknikan projekton. Sed neniu povas malagnoski al Maginot, ke tuj kiam li sidiĝis en ministerian brakseĝon, li tuj ekbatalis kontraŭ parlamento je miliardoj da frankoj, kiujn la konstruado de fortikaĵoj postulis. La batalo estis mallonga kaj venka! Oni asertis, ke Maginot kiel franca suboficiro travivis en la unua mondmilito batalojn ĉe Verduno kaj li suferis ĉi tie gravajn vundojn. Kaj ĝuste tiu ĉi dura milita sperto onidire lernigis lin estimi perfektajn fortikaĵojn – ŝirmon el ferbetono kaj blendo.
 
La francaj fortikaĵoj konsistis en la praktiko el du reciproke diferencantaj sistemoj. La unua estis decentralizita – kreis ĝin unuopaj ferbetonaj objektoj de diversa reziskapablo, la tn. blokoj kaj interobjektoj, metitaj en preskaŭ koneksajn zonojn. Artileriaj kaj mitralaj – plejparte plimulte flankaj – pafadoj de tiuj ĉi izolitaj objektoj kreis plenan pafsistemon. Sistemo de kontraŭtankaj kaj kontraŭinfanteriaj obstakloj plifortigis tiun ĉi plenan zonon. Sed tiu ĉi tipo laŭ la francaj opinioj estis efika sole en malpli gravaj direktoj. La kernon de la francaj fortikaĵoj kreis fuortaroj. Ni fakte distingas du tipojn. La unua el ili, nomita „Ouvrage“ – „ĉefa objekto“, estis en la praktiko fuortaro kun ses ĝis ok rezistkapablaj ferbetonaj objektoj, kunigitaj per ampleksa sistemo de subteraj koridoroj, ĉambregoj, spacoj, komunikretoj kaj pluaj ekipaĵoj. La plej sentemajn direktojn de ebla atako baris la alia tipo de fuortaraj nodoj de defendo, „Ensemble“ – la tn. „grandgrupo“, konsistanta fakte el du reciproke kunigitaj fuortaroj de „Ouvrage“. Francoj, konstruante Maginot-linion, uzis tiun ĉi alian tipon fakte sole dufoje – legendarigita [[Hochwald]] apartenis al tiu ĉi alia tipo.