Aŭtovojo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Znak D9.svg|150px|dekstra|
[[Dosiero:Billings 2008051702.jpg|eta|
[[Dosiero:Cloverleaf.jpg|eta|[[
'''Aŭtovojo''' (aŭ '''aŭtoŝoseo''' aŭ '''(aŭto)strado''') estas larĝa asfaltita vojego por [[aŭto]]j, kun almenaŭ du paralelaj [[koridoro]]j por aŭtoj en ĉiu direkto, kaj plej ofte po aldona vojo rande por starigo de veturilo en kazo de paneo. La malsamdirektaj koridoroj kutime estas apartigitaj per strio de kreskaĵoj aŭ per tabulo el [[ŝtalo]] aŭ [[betono]].
Aŭtovojoj kutime ne formas samnivelajn krucojn kun aliaj vojoj aŭ fervojoj, do estas sen trafiklumoj kaj sen [[vojkruciĝo]]j, ĉe kiuj necesus foje halti, kaj por kurbiĝoj ekzistas minimuma [[radiuso]] (dependa de la lando). Tial ili permesas pli altajn rapidojn ol normalaj [[ŝoseo]]j.
Por aŭtovojoj validas specialaj trafikoreguloj. Ili parte dependas de la lando, sed ekzistas kelkaj sufiĉe ĝeneralaj reguloj:
* Trafiko sur aŭtovojo havas ĉiam la prioritaton, escepte ĉe kuniĝo de du aŭtovojoj.
* Aŭtovojon rajtas uzi nur motoraj veturiloj, kiuj kapablas atingi certan minimuman rapidecon (kutime inter 45 kaj 80 km/h).
* Aŭtovojon oni rajtas eniri nur ĉe speciale markitaj enirejoj; analoge pri eliro.
* Sur aŭtovojo estas malpermesite halti, escepte en okazo de [[paneo]].
|