[[Dosiero:SudanRegionGambia.jpg|eta|Pajzaĝo en la regiono Sudano]]
La '''regiono Sudano''' ([[Araba lingvo|arabe]] <span class="arabic spanAr" dir="rtl" style="font{{lang-size:125%;" lang="ar">|بلاد السودان</span> ''<span lang|t="ar-Latn">Bilād as-Sūdān</span>}}‚ signifante '' <span>‚ Landoj de la nigroj</span>'') situas en Norda Afriko sude de [[Saharo]]. Ĝi atingas la areon de la [[pluvarbaro]]j de la [[Gvineo|gvinea]] marbordo kaj de la [[Konga Baseno|konga baseno]]. La regiono etendiĝas de la [[Atlantiko|atlantika marbordo]] en la nordokcidento de Afriko ĝis la [[Etiopio|etiopia montara regiono]] en oriento. Ĝi estas karakterizita de la transiro inter la seka zono kaj la pluvarbaroj kaj ĝia precipa vegetaĵaro estas [[savano]]. La norda strio de la regiono estas la transira zono inter dezerto kaj savano kaj nomiĝas [[Sahelo]].
La precipe monteta regiono estas dividita per montaroj en tri basenoj: