Supra Najerilla: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La '''Komarko de Anguiano''' aŭ pli populare '''Supra Najerilla''' estas en la sudokcidento de la provinco kaj regiono [[Rioĥo]], (norda [[Hispanio]]). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro [[Supra Rioĥo]], en la okcidenta triono de la regiono. Ties tradicia ĉefurbo estas [[Anguiano]], sed la plej grava urbo kaj ekonomie kaj demografie estas [[Baños de Río Tobía]].
 
Ĝi estas komarko de montaraj krutaj pejzaĝoj sed belaj, pro la abunda vegetaĵaro de ties montoj kaj la granda vario de specioj (fagoj, kverkoj, miksa arbaro...). Estas grandaj montaroj kaj profundaj valoj, kio generas dividon en du tre diferencaj zonoj ene de la propra komarko: nome norde "la Cogolla" kaj sude "las 7 Villas". Ĝi apartenas al la hidrografia baseno de la rivero [[Ebro]] kaj ties ĉefa akso estas la baseno de la rivero [[Najerilla]] [naĥeRIlja].
 
Iam ĝi estis grava centro de [[brutobredado]] pro la riĉo de montaraj paŝtejoj, kaj ĉefe de [[transmigra brutobredado]], speciale ĉe la municipoj de la subkomarko ''las 7 Villas''. La komerca centro estas Anguiano, sed ekonomie estas pli grava [[Baños de Río Tobía]], kies estas nombraj industrioj pri [[viando]] kaj [[ligno]].