Muzikalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Iuj famaj muzikal-verkoj inkluzivas la jenon:
Fydus (diskuto | kontribuoj)
Linio 35:
En 2022 [[TEJO]] decidis prezenti muzikalon, kiu temas pri iu fikcia [[IJK]], dum kiu okazas diversaj rakontoj kaj problemoj. Ne estas unu [[ĉefrolulo]], ĉefrolas la kongreso mem. La [[skripto]] estas por muzikalo kiu daŭras 1,5 horoj. Estas 11 nomitaj roloj, bone rekoneblaj por tiuj kiuj jam partoprenis IJK, kiel [[Komencanto]], [[Flirto|Flirtemulo]], [[Timo|Timemulo]], [[FESTO|Festulo]], [[Vaganto]] kaj [[Prezidantoj de TEJO|TEJO-Prezidanto]]. La muzikalo estas verkita de [[Rogier Huurman|Rogier “Roĉjo” Huurman]], [[Carlos Pesquera Alonso]], [[Benjamín Álvarez]] kaj [[Lauris Lepoix]]. Ĝi enhavas 16 kantojn kaj 15 scenojn, du scenojn por ĉiu tago de la kongreso (kaj unu por la forirtago). <ref>Libera Folio [https://www.liberafolio.org/2022/05/04/tejo-ricevas-25-000-eurojn-por-muzikalo/ TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo] la 4-an de majo 2022</ref>
 
Por la realigo TEJO ricevas [[Subvencio|subvencion]] de 2500023445 [[Eŭro|eŭroj]] de [[Erasmus+]] kadre de la programo KA152. Kvin aliaj asocioj helpas realigi la projekton: [[Kataluna Esperanto-Junularo]], [[Germana Esperanto-Junularo]], [[Itala Esperanto-Federacio]], [[EUROKKA]] kaj [[Pola Esperanto-Asocio]]. TEJO anoncis ke la subvencion eblos pagi al 34 kontribuantoj, kiel [[Aktoro|aktoroj]], dancantoj, scenejkonstruantoj kaj tiel plu. Ĝi ankaŭ pagos por necesaj materialoj kiel [[Kostumo|kostumoj]]. La muzikalo okazos dum la [[78-a IJK]] en [[Westelbeers]], [[Nederlando]], inter la [[20-a de aŭgusto|20-a]] kaj [[27-a de aŭgusto]].
 
==Ĉeĥaj muzikaloj==