La '''princĉefepiskoplando Salcburgo''' (latine ''{{lang-la|Principatus et Archiepiscopatus Salisburgensis''}}, {{lingv|lang-de|e}} ''Fürsterzbistum Salzburg''}} aŭ ''{{lang|de|Erzstift Salzburg''}}) estis historia teritorio de la [[Sankta Romia Imperio]], kiu ekzistis de la [[14-a jarcento]] ĝis la [[Reichsdeputationshauptschluss|sekularigo]] en 1802/1803. Ĝia reganto estis la [[ĉefepiskopo]] de [[Salcburgo]] kaj "[[Primaso]] de Germanujo". Ĝi apartenis al la bavara [[imperia cirklo]]. En 1803 ĝi ŝanĝiĝis al [[elektoprinclando Salcburgo]] kaj tri jarojn poste al [[duklando Salcburgo]]. La princĉefepiskoplando estas antaŭulo de la hodiaŭa [[federacia lando (Aŭstrio)|federacia lando]] [[Salcburgo (sublando)|Salcburgo]] en [[Aŭstrio]], kaj havis proksimume la saman teritorion, plus kelkajn partojn en hodiaŭaj [[Tirolo]] kaj [[Bavario]].