Denizo de Parizo: Malsamoj inter versioj

44 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
e (Portalo Francio)
Neniu resumo de redakto
}}
}}
'''Denizo de Parizo''', aŭ '''Dionizo de Parizo''' [[latina lingvo|latine]] ''Dionysius '' kaj ([[franca lingvo|france]] ''Denis'' aŭ ''Denys'' [[Denizo]]) – nomita laŭ la [[greka lingvo|greka]] nomo ''Dionysos'' ([[DenizoDionizo]]) – estis kristana misiisto en [[Gaŭlio]], unua episkopo de [[Parizo]] kaj kristana [[martiro]]. Li estas nacia sanktulo de la katolikoj de [[Francio]] kaj patronoj de la urboj [[Parizo]] en Francio kaj [[Krefeld]] en [[Germanio]].
 
== Vivo ==
[[Dosiero:Henri Bellechose 001.jpg|eta|280px|eta|<center>Altara bildo el la jaro 1416 en la [[Baziliko de Saint-Denis]]: la lasta komunio kaj martiro de la sankta Denizo]]
 
Denizo dum la [[3-a jarcento]] post Kristo – probable iom antaŭ la jaro [[250]] laŭ sendo de la kristana [[papo]] [[Fabiano]] – kune kun ses aliaj kristanaj episkopoj sendiĝis de [[Romo]] al [[Gaŭlio]], por tie diskonatigi la ideojn de kristanismo. Li konvinkis lokajn enloĝantojn en kaj ĉirkaŭ ''[[Lutetia]]'', la nuna [[Parizo]] kaj tiama ĉefurbo de Gaŭlio, pri kristaniĝo kaj estis elektita la unua kristana episkopo de Parizo. La romia provincestro malaprobis tion, kaj ordonis la malliberigon kaj senkapigon de Denizo kaj liaj du akompanantoj ''Rustikus'' kaj ''Eleutherius''. La kristana legendo rakontas, ke la episkopo post sia senkapigo en placo sur la urba monto [[Montmartre]] (monto de la martiroj) prenis sian fortranĉitan kapon, lavis ĝin en apuda fonto kaj migris kun la kapo enmane ses kilometrojn al norda direkto, kie li finfine mortis kaj estis poste entombigita.
 
En tiu loko la [[frankoj|franka]] reĝo ''Dagoberto la 1-a'' dum la jaro [[626]] konstruigis abatejon kaj [[baziliko de Saint-Denis|bazilikon]] honore al la sanktulo. Tiu [[baziliko]] iĝis la tombejo de la reĝoj de Francio, kaj la ĝermo de la urbo [[Saint-Denis (Seine-Saint-Denis)|Saint-Denis]].