Ŝablono-Diskuto:Informkesto muzikgrupo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
== Kio pri orkestroj ? ==
Mi sentas signifan mankon de ŝablono pri klasikaj orkestroj, kiu ekzistas en aliaj vikipediaj branĉoj, sed aliflanke ne sentas emon ankoraŭ fari plian ŝablonon. Konsiderante ke orkestro ankaŭ estas speco de muzikgrupo, mi pripensas ĉu eblus uzi tiun ŝablonon por tute aliaj muzikgrupoj ol popmuzikaj ensembloj. Ankaŭ por tio bonas ke la ŝablono muzikgrupo ankoraŭ ekzistas, ĉar {{ŝ|Informkesto muzika artisto}} kiel meta-ŝablono pri popkantulo, e-gitaristo, kantaŭtoro, aranĝisto de popkanzono kaj komponisto de simfonio, popmuzika ensemblo kiel [[k-popo|k-popa]] aŭ [[j-popo|j-popa]] ''[[boy group]]'' kaj klasika filharmonia orkestro kiel la [[Los-Anĝelesa Filharmonia Orkestro]] eble devus plenumi tro diversajn funkciojn... [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 12:43, 12 okt. 2022 (UTC)
 
=== Unua provo ===
{{Informkesto muzikgrupo
|Nomo de la grupo = Berlinaj Filharmoniistoj<br/><small><small>Berliner Philharmoniker</small></small>
|Portreto = BPH Logo 2022.jpg
|Grandeco de bildo =
|Deveno = [[Berlino]], [[Germanio]]
|Fondo = 1882
|Malfondo =
|Ĝenro = [[klasika muziko]]
|Oficiala retejo = [http://www.berliner-philharmoniker.de berliner-philharmoniker.de]
}}
La unua provo pri la paĝo [[Berliner Philharmoniker]] kontentige funkcias. Mi demandas min (ankaŭ por popmuzikaj grupoj tio utilus), ĉu ne bonus havi unu parametrojn pri "emblemo" kaj sub ĝi ankoraŭ plian pri "portreto" aŭ "bildo". Kaj kompreneble orkestroj ne tiom turneas kiom popmuzikaj grupoj kaj havas fiksan hejman koncertejon, do aldonaj parametroj "urbo" kaj "koncertejo" pli bonus ol nur havi eblon uzi parametron "deveno".
 
[[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 13:04, 12 okt. 2022 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto muzikgrupo".