Saša Pilipović: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Korekto de eta tajperaro
Linio 5:
'''Saša PILIPOVIĆ''' (naskita en 1963) estas profesia aktoro el [[Kragujevac]], [[Serbio]], fondinto de scenejo ''Shelter'' ĉe la [[Teatro Joakim Vujić|teatro ''"Joakim Vujić"'']] en Kragujevac.
 
==KArieroKariero==
Li estis membro de [[Drama grupo de Studenta esperanta klubo, Zagrebo|SEK]] en Zagrebo kaj kun la sama teatra trupo ludis en 1987. Ĉe [[IJK 1987|IJK-Krakovo]] la teatraĵon de [[Karel Čapek]] ''Insektoj''. Ekde la jaro 1987 ĝis 1991 li laboris kiel [[anoncisto]] de Esperanto-elsendoj de [[Radio Zagrebo]], [[Kroatio]], kie li tiam vivis. Li partoprenis multajn [[Internacia Junulara Kongreso|TEJO-kongresojn]] kaj la [[75-a UK 1990|UKon en Kubo]], ludante kun [[Vida Jerman]]. Poste li ludis kun [[jagodina]] gimnazia teatra trupo la teatraĵon ''Rekviemo por la perdintoj'' de [[Vladimir Krstić]] dum la [[83-a UK 1998|UK en Montpeliero]], kaj li sukcesplene partoprenis la [[86-a UK 2001|UK-on en Zagrebo]], ludante kun sia kolego [[Milić Jovanović]] la komedion ''Malfermilo''. Li ludis ankaŭ la komedion ''Amo per proverboj'' kun Vida Jerman en la [[87-a UK 2002|Fortaleza UK]] en Brazilo, kaj ''Kabaredo'' kun [[Sanja Matejić]] en [[88-a UK 2003|Gotenburga UK]]. Li prezentis kun [[Shelter Sceno]] ''Kiel mortigi sian edzinon'' de [[Antonio Amurri]] en esperanto-traduko de [[Tereza Kapista]] en la [[UK 2005|90-a Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Vilno]], [[Litovio]].