One Piece: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
volumoj + epizodoj |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
{{Informkesto animemangao
| titolo = One Piece
| eonomo =
| bildo =
|bildpiedo =
| originalatitolo = ''One Piece'' <br>ワンピース<br>(Ŭan
| ĝenro = [[Komedio]], [[ago]], [[aventuro]], [[fantazio]]
| porkiu = [[Ŝonen]]
| produktolando= {{Flago|Japanio}}
| originalalingvo= [[Japana lingvo|la japana]]
|bildgrando=260}}
{{Informkesto animemangao
| titolo = [[Mangao]]
Linio 17:
| aperdato = {{dato|19|julio|1997}}
| volumoj = 104
|bildgrando=}}
{{Informkesto animemangao
| titolo = [[Animeo]] ([[televida serio|tv]])
Linio 28:
{{Informkesto animemangao/fino
}}
'''''One Piece''''' ([[Japana lingvo|japane]]: ワンピース [''ŭan pis''], signifanta "
Eiichiro Oda planis, ke la serio daŭrus kvin jarojn; ĝi tamen fariĝis ege populara kaj multe transpasis liajn atendojn, kaj la personoj iĝis karaj al li mem, do li ne volis finigi la intrigon tiel rapide. En julio [[2018]], okaze de la 21-jariĝo de la serio, Oda rivelis ke la mangao atingis 80 elcentojn el la tuta intrigo.<ref>https://hypebeast.com/2018/7/one-piece-manga-80-percent-finished</ref> En [[2019]], li diris ke la mangao finiĝus en iu momento inter [[2024]] kaj [[2025]].<ref>https://www.animenewsnetwork.com/news/2019-09-03/one-piece-manga-creator-eiichiro-oda-i-want-to-end-story-in-5-years/.150684</ref> En junio [[2022]], Eiichiro Oda anoncis, ke la mangao havus unu-monatan paŭzon dum li pretigas la detalojn de la fina intrigarko.<ref>https://www.animenewsnetwork.com/news/2022-06-07/one-piece-manga-takes-1-month-break-as-eiichiro-oda-prepares-for-manga-final-saga/.186407</ref>
== Intrigo ==
La
Tiu ŝipanaro volas trairi la Grandan Linion (偉大なる航路 [''grand line'']), unu el la plej danĝeraj lokoj el la tuta mondo, por trovi la grandan trezoron de la iama Pirata Reĝo, nome ''One Piece''.
== Personoj ==
=== Ŝipanaro de la Pajla Ĉapelo ===
* '''Monkey D. Luffy''' (モンキー・D・ルフィ [''monki di rufi''])
'''[[Japana voĉoaktoro|Sejuo]]:''' [[Mayumi Tanaka]]
Luffy estas la kapitano de la ŝipo, kaj kune kun sia teamo, li komencis aventuron por trovi la trezoron, kiun la pirato Gold Roger kaŝis ĉe la Granda Linio kaj tiel iĝi la Pirata Reĝo. Li estas gaja kaj senzorga knabo kaj havas tre kuriozan kapablon: li povas plilongigi ĉiujn partojn de sia korpo, ĉar kiel infano li glutis la frukton ''gom gom'' (unu el la multaj diablaj fruktoj, kiuj donas eksterordinarajn potencojn al tiu, kiu manĝas ilin, interŝanĝe por ne plu povi naĝi).
* '''Roronoa Zoro''' (ロロノア・ゾロ [''roronoa zoro''])
'''Sejuo:''' [[Kazuya Nakai]]
Zoro estas granda skermisto kies kapablo kun la glavo estas konata ĉie en la mondo. Li estas inteligenta, trankvila kaj prudenta. Li havas misteran karakteron, kaj tre malĝojan kaj traŭmatan pasintecon: lia amiko Kuina mortis kiel infano kaj de tie, Zoro komencis iĝi la plej bona skermisto en la mondo. Li estas granda amiko de Luffy.
* '''Nami''' (ナミ [''nami''])
'''Sejuo:''' [[Akemi Okamura]]
Antaŭ jaroj, Nami atestis la morton de sia adoptpatrino. La murdinto, Arlong, forkaptis ŝin post tiu okazaĵo. Feliĉe ŝi sukcesis eskapi kaj aliĝis al la piratgrupo de Luffy, por batali kontraŭ homoj kiel Arlong. Ŝi tre kapablas prepari strategiojn kaj fari mapojn.
* '''Usopp''' (ウソップ [''usopu''])
[[Dosiero:Cosplayer of Nami, One Piece in PF22 20150509b.jpg|eta|Virino faranta [[Kosplejo|rolkostumadon]] de persono Nami]]
'''Sejuo:''' [[Kappei Yamaguchi]]
Usopp ne havis facilan infanecon; sia patro foriris en piratŝipo kaj sia patrino mortis pro malsano. Usopp vivis kun la espero, ke lia patro revenus kun io por resanigi ŝin, sed tio neniam okazis. Poste, iuj piratoj venis al lia vilaĝo kaj detruis ĝin. Post tiu ĉi malfeliĉo li renkontis Luffy-on, kaj kune ili sukcesis restarigi pacon kaj helpi amikon de Usopp, kiu estis minacita de Kuro, malica pirato.
* '''Sanji''' (サンジ [''sanji''])
'''Sejuo:''' [[Hiroaki Hirata]]
Li estas la kuiristo de la ŝipo kaj konsideras manĝaĵon kiel sanktaĵon, ĉar li preskaŭ malsatmortis kune kun sia amiko Zeff. Li estas altklasa batalanto kies piedbatoj estas sensaciaj.
* '''Tony Tony Chopper''' (トニートニー・チョッパー [''toni toni ĉopa''])
'''Sejuo:''' [[Ikue Ōtani]]
Li estas [[boaco]] kiu apartenas al la teamo de Luffy. Li povas transformi sian korpon kaj estas tre utila en bataloj. Kiel Usopp, li estas iom malkuraĝa.
== En Esperanto ==
La unuaj kvar ĉapitroj de la animeo ricevis Esperantajn [[Dublado|dublon]] (per [[eksterscena voĉo]]) kaj [[Subtekstigo|subtekstigon]]. La unua epizodo estis lanĉita la [[27-a de aprilo|27-an de aprilo]] [[2012]], la dua aperis du tagojn poste.<ref>https://lernu.net/forumo/temo/11870</ref> Du jaroj poste, la tria epizodo estis publikigita, dum la kvara aperis post alia jaro, en [[2015]].<ref name=":0">https://lernu.net/forumo/temo/15153</ref> Origine publikigitaj en elŝut-gastiga retejo, [[VKontakte|VK]] kaj [[YouTube|Jutubo]], kaj poste forigitaj, la kvar epizodoj reaperis en [[2017]]. La voĉan tradukon faris Aleksej Surnin.<ref>"Tradukis, voĉlegis, subtitoligis: Lexquiorra (Aleksej Surnin)" https://lernu.net/forumo/temo/15153</ref> La unua epizodo estis voĉlegita sur anglalingva dublo, dum la aliaj tri estis bazitaj sur la japana. Eĉ se la iniciato ŝajne akiris malmultan rekonon, ĝi signifas la unuan provon esperantigi japanan animeserion.
=== Aliaj informoj pri la Esperanta versio<ref name=":0" /> ===
* '''Jaro''' - de 2012 ĝis 2015
* '''Reĝisoro''' - Aleksej Surnin (Lexquiorra)
* '''Tradukintoj''' - Aleksej Surnin (''epizodoj 1-3''), Francisko Vitor (''epizodo 4'')
== Referencoj ==
[[Kategorio:Mangao]]
[[Kategorio:Animeo]]
|