Makabea dinastio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Malfarita Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Malfarita Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 7:
 
==Makabeoj kaj judismo==
La unuaj Makabeoj estis ortodoksaj judoj el la [[kohen|sarcerdota]] kasto, kiuj kontraŭis pli helenismajn judojn, sed la Makabeoj iĝis pli helenismaj poste. Tamen ili ĉiam estis judaj, oponis ŝuldosklavecon kaj, malkiel multaj helenismaj reĝoj, neniam deklaris ke ili estus diaj.
 
Anstataŭ la helenisma formo de dia reĝeco, la Makabeoj kombinis la reĝecon kaj la [[Alta sacerdoto|alt-sacerdotecon]]. Tiel ili ja havis religian signifon.
 
La festo [[Ĥanuka]] aperis dum makabeaj tempoj, post kiam la Makabeoj konkeris la [[Templomonto]]n el la [[Seleŭkidoj]] kaj konsekris ĝin denove.
 
Laŭ la antikvaj profetoj, la juda [[mesio]], devenos de la [[tribo de Jehuda]], estonte filo de [[David]], sed la Makabeoj estis el la [[tribo de Levi]]. Do la Makabeoj ne estis konsideritaj legitimaj de ĉiuj subuloj, almenaŭ kiel reĝoj, sed ja kiel [[koheno]]j.
 
Sub la Makabeoj naskiĝis la du plej gravaj sektoj de [[judismo]]: la [[Fariseoj]] kaj la [[Sadukeoj]]. Ili alterne regis la [[Templo de Jerusalemo|Templon]] en [[Jerusalemo]]. La plejmulto de makabeaj reĝoj subtenis la sadukeojn, sed [[Salome Aleksandra]] preferis la fariseojn.
 
==Konkeroj==