Lingva prunto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Laŭ [[PIV]] '''lingva prunto''' estas alpreno en iun lingvon de [[vorto]] aŭ [[sintagmo]] el alia [[lingvo]], sub formo pli-malpli modifita<ref>PIV, 2005, paĝo 932.</ref> kaj, alimaniere vortumite, '''pruntvorto''' estas "vorto, kiu ne apartenas al la bazo de la koncerna lingvo, sed kiu, pruntite el alia lingvo, estis pli-malpli komplete asimilita (ekz. «reglamento» apud «regularo»)".<ref name=PIV>[https://vortaro.net/#pruntvorto_kd artikolo pruntvorto en la] [[Plena Ilustrita Vortaro]] de Esperanto (PIV), en la reta eldono de 2020</ref> Oftaj ekzemploj estas trapasoj de vortoj el hegemonia lingvo al aliaj, ekzemple el la [[angla]] laŭlonge de la [[20-a jarcento]], kiaj ''jazz'' aŭ ''club'', kiuj pasis al multaj lingvoj laŭ diversaj adaptoj, kaj en la frormo [[ĵazo]] kaj [[klubo]] ankaŭ alvenis en Esperanto. Aliajn fojojn temas pri vortoj aŭ konceptoj kiuj venas de specifa lingvo ne nepre hegemonia, kiaj [[tabuo]], [[cunamo]] aŭ [[harakiro]] el aziaj lingvoj pasis al diversaj alikontinentaj lingvoj.
 
En Esperanto en strikta senco, estus lingvaj prunto ĉiuj [[neologismo]]j kiuj kompreneble ne aperis en la fundamentaj listoj (kaj ne estis kunmetaĵoj de bazaj radikoj) kaj krome estis prenitaj rekte el iu ajn lingvo kaj poste estis adaptitaj al la [[fonetiko]] aŭ literumado de Esperanto, kiaj kazoj de multaj geografiaj aŭ personaj propraj nomoj aŭ aliaj konceptoj, kiaj Ludoviko, Vilhelmo, [[Kergelenoj]], [[aidoso]], [[bonsajo]], [[fakso]], [[komputilo]] ktp.