Aspekto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
Gramatika aspekto estas malfacile distingebla de [[gramatika tempo]] ĉar ambaŭ esprimas informon pri la tempo de okazo. Kutime lingvistoj konsideras, ke gramatika tempo esprimas komparon inter la tempo de la [[referencaĵo|okazo]] kaj iu alia tempo, plej ofte tiu de la parolo, sed aspekto esprimas alispecajn tempajn informojn pri la ago mem, interalie daŭron, ofton, kaj kompleton. Tempo esprimas tempan kiamon, aspekto esprimas tempan kielon. Oni nepre devas distingi inter aspekto kiel semantika (signifeca) fenomeno kaj kiel morfologia (formeca) fenomeno. La formaj markilaroj de aspekto kaj tempo en iu lingvo povas esti apartaj, miksitaj, aŭ tute samaj. En la semantika aspekto de frazo rolas ne nur la morfologia aspekto de la verbo, sed ankaŭ ties [[leksika aspekto]] (propra tempa signifkaraktero), kaj ecoj de la komplementaj substantivoj.
 
En Esperanto des pli malfacilas distingi aspekton kaj tempon ĉar la lingvo havas nur unu fleksian markilaron (la vokal-alternon ''i''-''a''-''o'') por esprimi temprilatajn fenomenojn, ĉu ili interpretiĝas kiel tempo en la strikta senco aŭ kiel aspekto. Aspektaj distingoj estas fleksie esprimeblaj nur ĉe la t.n. kunmetitaj verboformoj, konsistantaj el participo kun finitiva formo de ''esti''. Ekzemple, ''Mi manĝas'' kaj ''Mi estas manĝanta'' estas same nuntempaj formoj, sed la dua donas kroman informaninformon, ke la ago manĝi havas daŭran-progresan aspekton. Gramatika aspekto en aliaj lingvoj povas esprimi ankaŭ tion, kion Esperanto esprimas per derivaj afiksoj en vortoj kiel ''ekmanĝas'', ''manĝadas'', aŭ per nenepraj adverboj kiel ''plu'' aŭ ''jam''.
 
Aliaj [[lingvo]]j uzas la samajn rimedospecojn por esprimi aspekton kiel Esperanto - [[fleksio]]n, derivon, kaj aldonajn vortojn - sed en multaj lingvoj, malsame de Esperanto, la uzo de tiuj [[markilo]]j estas deviga, dum strikte tempaj markiloj ne estas devigaj. Ekzemple, la [[kiĉea lingvo]] en Gvatemalo uzas fleksiajn prefiksojn ''k''- kaj ''x''- por marki malkompletan kaj kompletan aspekton,<ref name="pye1">{{cite journal | journal=Kansas Working Papers in Linguistics |editor1=Stacey Stowers |editor2=Nathan Poell | volume=26 | year=2008 | last=Pye | first=Clifton | publisher=University of Kansas |title=Mayan Morphosyntax}}</ref><ref name="pye2">Pye, Clifton (2001). "The Acquisition of Finiteness in K'iche' Maya". ''BUCLD 25: Proceedings of the 25th annual Boston University Conference on Language Development'', pp. 645–656. Somerville, MA: Cascadilla Press.</ref> kaj la [[ĉina normlingvo]] havas aspektajn markilojn -''le'' 了, -''zhe'' 着, ''zài''- 在, kaj -''guò'' 过 por marki la perfektivan, daŭrostatan, daŭroprogresan, kaj spertan aspektojn,<ref name="lithomp">Li, Charles, and Sandra Thompson (1981). "Aspect". ''Mandarin Chinese: A Functional Reference Grammar''. Los Angeles: University of California Press. pp. 184–237.</ref> kaj krome markas aspekton per [[adverbo]]j.<ref name="zhangandzhang">{{cite journal | last1=Zhang | first1=Yaxu | last2=Zhang | first2=Jingting | s2cid=35873020 | title=Brain responses to agreement violations of Chinese grammatical aspect | date=2 July 2008 | journal=[[NeuroReport]] | volume=19 | issue=10 | pmid=18580575 | doi=10.1097/WNR.0b013e328302f14f | pages=1039–43}}</ref> La angla lingvo havas kaj temposistemon kaj pli devigan markadon de aspekto ol Esperanto; ekzemple, oni ĉiam devas esprimi la progresan aspekton per frazoj kiel ''I am eating'' (laŭvorte "Mi estas manĝanta"), dum ''I eat'' (laŭvorte "Mi manĝas") estas limigita al neprogresaj signifoj.<ref name="gabriele">{{cite journal | last=Gabriele | first=Alison | title=Transfer and Transition in the L2 Acquisition of Aspect | year=2008 | journal=Studies in Second Language Acquisition | pages=6}}</ref>