Historioscienco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:18, 31 okt. 2006

Historioscienco estas la scienco kiu okupiĝas pri historio.

Historio de la fako

La verkadon pri historio oni tradicie nomas historiografio. Nur en la 19-a jarcento oni aranĝis la modernan fakon historioscienco en universitatoj. Tamen la du esprimoj ne estas tute klare interdividataj. Klara estas tamen ke historioscienco devas respondi al certaj reguloj de la fako.

Origine historioscienco emfazis la gravecon de la aktoj: oni verku historiografion ne plu surbaze de aŭtobiografioj kaj publikaĵoj, sed surbaze de aktoj estiĝintaj dum diplomatia kaj ŝtata laboro kaj arkivitaj. Ĉirkaŭ 1900 malrapide etabliĝis socia historio, ankaŭ danke al impulsoj el la naciekonomiko. Tiaj novoj aliroj, kiel ankaŭ la historio de virinoj, mentalecoj, naturo ktp., ofte prezentis sin kiel elstara, nova vojo por kompreni la tutan historion, kaj fine ili estis integritaj en la tutan historiosciencon kiel subfakojn.

Fako universitata

En universitato, historioscienco estas metita kutime en la fakultaton aŭ departementon pri filozofio, homsciencojliteroj. Foje ankaŭ studentoj de aliaj fakoj, ekzemple de lingvo aŭ de sociologio, devas aliĝi al kursoj pri historio.

Kelkaj universitatoj havas unu grandan departementon pri historio kun subfakoj, dum aliaj havas fakultaton en kiu la departemento pri "historio" estas unu inter multaj, kaj en kiu krome ekzistas departementoj pri "malnova historio" (antikvo), pri la historio de unuopaj regionoj de la mondo, pri historio de la seksoj ktp.

Apartaj, sed parencaj fakoj estas:

Vidu ankaŭ