Dua Meza Periodo de Egiptio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Unuecigis terminojn kaj aldonis ligon
Linio 2:
La '''Dua Meza Periodo''' aŭ '''Dua Intertempo''' markas periodon kiam [[Antikva Egiptio]] falis en malordon duafoje, inter la fino de la [[Meza Imperio de Egiptio|Meza Imperio]] kaj la komenco de la [[Nova Imperio de Egiptio|Nova Imperio]]. La epoko datiĝas proksimume inter la jaroj [[-1640|1640]] kaj [[-1570|1570]] antaŭ nia erao, kaj inkluzivas la [[Dektria Dinastio de Egiptio|dektrian]] ĝis [[Deksepa Dinastio de Egiptio|deksepan]] dinastiojn de Antikva Egiptio.
 
La epoko plej konatas kiel la periodo de plipotenciĝo de la enmarŝintaj ''Heka Ĥasut'' ([[greke]] Ύκουσσώς, ''Hikussos'', latinigite Hyksos), grupoj de semidaj[[Ŝemidoj|ŝemidaj]] enmigrintoj, kiuj inter la jaroj [[-1719|1719]] kaj [[-1692|1692]] antaŭ Kristo invadis Egiption kaj armee estis tre sukcesaj pro uzo de la novaj militiloj [[ĉevalo]]j, batalĉaroj kaj pafarkoj. La ''Heka Ĥasut'' komence okupis la orientan [[Nildelto]]n, deklaris la urbon ''Avaris'' ([[egipta lingvo|egipte]] ''Hut-waret'', [[greke]] Αὔαρις) sian ĉefurbon, iom post iom konkeris pli da teritorio, ĝis ili kontrolis la tutan [[Suba Egiptio|Suban Egiption]] kaj konsistigis la [[Dekkvina Dinastio de Egiptio|dekkvinan dinastion]]. Ĉirkaŭ la jaro [[-1560|1560]] ili forpeliĝis el Egiptio.
 
== Fino de la dekdua dinastio ==
Linio 8:
 
== Dektria dinastio ==
La dektria dinastio rimarkindas pro la membreco de la unua formale rekonita semidaŝemida reĝo, ''Ĥenĝer''. Resume la dinastio montriĝis nekapabla teni kontrolon pri la tuta teritorio de Egiptio, kaj la provinca familio reganta en ''Xois'', lokita en la marĉoj de la okcidenta delto, distanciĝis de la centra aŭtoritato por formi la [[dekkvara dinastio de Egiptio|dekkvaran dinastion]]. La disrompiĝo de la lando akceliĝis post la reĝado de la reĝo ''Sobeĥotep la 4-a'' el la dektria dinastio. Estis iam post la reĝado de ''Sobeĥotep la 4-a'' ke la Heka Ĥasut ekaperis en Egiptio, kaj ĉirkaŭ 1710 antaŭ nia erao prenis la urbon Avaris en la Nildelto.
 
La tradicia rakonto pri "invado" de la tero per la Heka Ĥasut estas konservita en la verkaĵoj de Manetono, egipta pastro kaj historiisto, kiu skribis en la tempo de [[Ptolemeo la 2-a]].