Glaciologio: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 14 jaroj
e
tajperaroj
e (tajperaroj)
'''Glaciologio''' estas la [[scienco]] pri la formoj, ekesto kaj ecoj de [[glacio]] kaj [[neĝo]] kune kun ilia transformiĝo al [[glaĉero]], [[ĉiamfrosto]] kaj [[sojlglaciaĵo]]. Ĝi estas [[interdisciplina]] scienco, kiu tuŝas [[geografio]]n, [[meteorologio]]n, [[hidrologio]]n, [[geologio]]n, [[biologio]]n kaj [[ekologio]]n. Krome ĝi estas unu el la plej gravaj disciplinoj de la [[polaresploro]]. La ekzisto de glacio sur la [[Marso (planeto)|Marso]] kaj sur diversaj [[Satelito (Astronomio)|lunoj]] de la [[planedo]]j de nia [[sunsistemo]] donas al tiu scienco ankaŭ eksterteran komponenton.
 
Unuopaj kampoj de tiu scienco ampleksas la historion de la glaĉeroj kaj la rekonstruon de pasintaj glaĉeroformiĝoj, efikoj de la glaĉeroj al la [[klimato]], la kontribuo de glaĉeroj al la [[erozio]] kaj la vivoformoj en la glacio.
 
La "lulilo de la glaciologio" staris sur la [[Glaĉero Unteraar]] en la [[Berner Oberland]] (supera regiono de Bern). Tie la [[geologo]] [[Franz Josef Hugi]] faris siajn unuajn studojn. En 1840 ekestis tie sub [[Louis AgassiszAgassiz]] unua "esplorstacio" sub rokbloko, la tielnomata "hotel des Neuchatelois" (hotelo de la Novkastelanoj). La nocion [[Glaciepoko]], germanlingve "Eiszeit", enkondukis [[Karl Friedrich Schimper]] en [[1837]].
 
La fakterenon prilaboras esplorinstitucioj en multnombraj landoj. En Germanio la [[Alfred-Weger-Institut]] en [[Bremerhaven]] estas gvidanta reprezentanto de la glaciologio.
3 864

redaktoj