Nogaja lingvo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 01:33, 3 nov. 2006

Nogaja lingvo estas lingvo de nogajoj, kiuj loĝas ĉefe en Stavropola regiono, norda Dagestano kaj Karaĉajio-Ĉerkesio. En la lingvo parolas pli ol 50 mil personoj.

La lingvo apartenas al la kipĉaka grupo de tjurka lingvaro. La grupon karakterizas regula anstataŭigo de komuntjurka /ĉ/ kaj /ŝ/ per /ŝ/ kaj /s/ respektive.

Ekzistas tri dialektoj en la nogaja. La lingvo uzas cirilan skribsistemon, similan la tiu de la lingvoj kumika kaj karaĉaj-balkara.